Habib Burgiba

Habib Burgiba (en araba, حبيب بورقيبة Ḥabīb Būrqība, ankaŭ konata laŭ la transkribo en franca Habib Bourguiba) (Monastir, 3-a de aŭgusto de 1903 - samloke, 6-a de aprilo de 2000) estis politikisto kaj prezidento de Tunizio inter la jaroj 1957 kaj 1987.

Habib Burgiba
Portrait officiel de Habib Bourguiba.png
Persona informo
Naskiĝo 3-an de aŭgusto 1903 (1903-08-03)
en Monastir
Morto 6-an de aprilo 2000 (2000-04-06) (96-jara)
en Monastir
Tombo Monastir
Lingvoj araba franca
Ŝtataneco Tunizio
Alma mater Universitato de Parizo
Subskribo Habib Burgiba
Familio
Edz(in)o Wassila Ben Ammar • Moufida Bourguiba
Infano Habib Bourguiba, Jr.
Okupo
Okupo politikistoadvokato
TTT
Retejo https://www.bourguiba.com
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Bourguiba 1960.jpg

Advokato, Burgiba kliniĝis tuj al sendependisma naciismo. Pro sia politika aktiveco li estis enkarcerigita foje kaj finfine li rifuĝis en Kajro en 1946 kaj poste en Usono. Li pluestis politikisto kaj en 1954 estis elektita por negoci la sendependecon disde el Francio. En 1956, li estis elektita ĉefministro kaj en 1957 starigis la Respublikon Tunizian, kies unua prezidento li estis post elpostenigo de la bejo Muhamad la 8-a al-Amin. Lia regado estis proksima al Francio kaj Usono, kaj klopodis okcidentigi la landon sen perdi ties islamajn kaj arabajn devenojn. En 1975 la parlamento elektis lin "porviva prezidento". Maljunaĝo kaj sanproblemoj (frenezo) permesis, ke lia ĉefministro, Zine El Abidine Ben Ali realigu puĉon kun apogo de la armeo kaj elpostenigis Burgiba, kiu estis malliberigita hejme ĝis sia morto.