Monastir (Tunizio)

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Monastir

Monastir (arabe المنستير, per latinaj literoj al-munastīr, de la latina vorto monasterium) estas marborda urbo en Tunizio. Ĝi troviĝas en la sudo de la Golfo de Hamamet, 20 kilometrojn sude de Sousse kaj 162 kilometrojn sude de la tunizia ĉefurbo Tunizo. Dum la jaro 2004 la urbo havis 71.546 loĝantojn.

Monastir
municipality of Tunisia • urbo

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 5000–5079
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 104 535  () [+]
Geografio
Geografia situo 35° 47′ N, 10° 50′ O (mapo)35.7779910.82617Koordinatoj: 35° 47′ N, 10° 50′ O (mapo) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Monastir (Tunizio)
Monastir (Tunizio)
DEC
Monastir
Monastir
Situo de Monastir

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Monastir [+]
vdr
La islama fortikaĵo (Ribat) en Monastir

Geografio redakti

Monastir troviĝas sur la terpinto de malgranda rokeca duoninsulo kiu disigas la golfon de Hammamet de la golfo de Monastir. Sur la pinto de la promontoro troviĝas la turisma haveno starigita inter la pinto kaj la du insuletoj antaŭantaj la promontoron (insulo de Sidi El Gadamsi kaj insulo de Lostaniah). Malantaŭ la marbordo troviĝas la tombejo de Sidi El Mazeri, kaj okcidente la Maŭzoleo de Bourguiba kaj oriente la Ribat kaj la Granda Moskeo. La moskeo Bourguiba troviĝas malantaŭ la tombejo en la centro de la urbo.

Fronte al Monastir, je ĉirkaŭ 16 km oriente, troviĝas la insularo Kuriate, natura rezervejo de Tunizio.

La ĉefa ekonomia aktiveco de la areo estas turismo. Norde de Monastir, direkte al Susa, estas la mar-bana zono de Skanes kie stariĝis hoteloj kaj loĝaranĝoj por ĉirkaŭ 20 000 litlokoj. Krom turismo la aliaj ekonomiaj aktivecoj estas tekstila industrio por la traktado de la lano, la produktado de salo, sapo, kaj oliva oleo, kaj la tradicia fiŝkaptado.

La urbo havas faman ribat (monakejo-fortikaĵo), starigitan en 180 d.C., al kiu la urbo ŝuldas sian nomon. Je Monastir naskiĝis la unua prezidanto de Tunizio, Habib Bourguiba, al kiu estas dediĉita moderna moskeo, kompletigita en 1968.

La areo de Monastir-Skanes-Susa estas priservita per Internacia flughaveno Habib Bourgiba Monastir.

Je Monastir estas Universitato, starigita en 2004, kun 5 Fakoj: Sciencoj, Medicino, Odontologio, Farmacio, Ekonomiaj kaj Administraj Sciencoj .

Partnera urbo redakti