Josef Murĵan

Israela esperantisto
5 ŝanĝoj en ĉi tiu versio atendas kontrolon. La stabila versio estis patrolita je 7 aŭg. 2023.

Josef MURĴAN, hebree יוסף מורז׳אן, aliaj transskriboj Yosef Murz'anJosef Murjzan (naskiĝis en 1920 en Pollando; mortis la 31-an de januaro 2004 en Bat-Jam (Israelo)) estis israela esperantisto, delegito kaj fakdelegito de Universala Esperanto-Asocio (UEA) de 1979-2001 kaj Esperanto-vortaristo.

Josef Murĵan
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1919 (1919-11-30)
Morto 31-an de januaro 2004 (2004-01-31) (84-jaraĝa)
Lingvoj Esperantohebrea vd
Ŝtataneco Israelo Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo esperantisto
vortaristo Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Dum la dua mondmilito, forkuris oriente al Rusio, kaj post la milito revenis Pollande. En 1957 enmigritis Israelen. en Israelo li laboris kiel teknikisto en la granda konstruadfirmeo de la Histadrut 'Solel Bone'.[1][2]

Murĵan lernis Esperanton en 1937 kaj instruadis ĝin en multegaj kursoj. En Esperanto-Ligo en Israelo li aktivis kiel komitatano, redaktoro de la revuo Nia Ligilo kaj membro de la Loka Kongresa Komitato (LKK) de la 85-a Universala Kongreso (UK) en 2000 en Tel-Avivo.

Li iniciatis, kompilis kaj redaktis plurajn Esperanto-eldonaĵojn, inter ili Antologio de Hebrea poezio (1987). Murĵan prilaboris ambaŭ direktojn de vortaro hebrea-Esperanta-hebrea, nome Praktika vortaro hebrea-Esperanta (1989) kaj Plena vortaro Esperanta-hebrea (2000).

Verkoj

redakti
  • 1977: Nova praktika vortaro Hebrea-Esperanta. Tel Aviv: J. Murĵan, 1977. 161, [1] p. — 13x11 cm. ĉirkaŭ 9.000 kapvortoj. Hebrea → Esperanto
  • 2000: Plena vortaro Esperanta-hebrea. Tel-Aviv: Josef Murĵan, 2000. 170 (340), 8 p. — 25 cm. ĉirkaŭ 10.000 kapvortoj. Esperanto → hebrea

Referencoj

redakti
  1. "אתה דובר אספרנטו? אם כן, לא נסגיר אותך לגסטאפו", artikolo en Maariv, 29.07.1987 (Hebree)
  2. דבר שלום - באספרנטו artikolo en Maariv, 18.07.1966 (Hebree)