Chandrasekhara Venkata Raman

Chandrasekhara Venkata Raman (7-an de novembro 1888, Trichinopoly, Hindio21-an de novembro 1970, Bangalore) estis barata fizikisto, kiu forte influis evoluon de la barata scienco. Li ricevis Nobel-premion en 1930[1] pri tiu malkovro, ke la lumo trairanta diafanan materion ŝanĝas la ondolongon.

Chandrasekhara Venkata Raman
Nobel-premiito Alfred Nobel mirrored.png
Sir CV Raman.JPG
Persona informo
சந்திரசேகர வெங்கட ராமன்
Naskiĝo 7-an de novembro 1888 (1888-11-07)
en Tiruĉirapali, Provinco Madraso, British Raj Red Ensign.svg Brita Hindio
Morto 21-an de novembro 1970 (1970-11-21) (82-jara)
en Bengaluro, Mysore State
Religio hinduismo [#]
Lingvoj angla [#]
Loĝloko Nov-Delhio [#]
Ŝtataneco Barato • Brita Hindio • Dominio de Barato [#]
Alma mater Universitato de Madraso • Presidency College • Universitato de Kolkato [#]
Subskribo Chandrasekhara Venkata Raman
Familio
Edz(in)o Lokasundari Ammal [#]
Profesio
Okupo fizikisto • universitata instruisto • kristalografo [#]
Laborkampo fiziko [#]
Verkado
Verkoj A New Type of Secondary Radiation ❦
Raman-disĵeto [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Li iĝis fizika profesoro de la Kolkata Universitato (1917). Li analizis lumŝprucan proprecon de diversaj materialoj kaj dum tio malkovris en 1928, ke en la refraktiĝanta lumo aperas ankaŭ aliaj frekvencoj – kompare al la originala unufrekvenca spektro – kiuj karakterizas la materialon. Oni nomumis tiujn Raman-frekvencoj kiuj kongruas al la infraruĝaj frekvencoj de la materio. Ilian aperon kaŭzas la energioŝanĝo inter la lumo kaj materio.

Raman ricevis en 1929 kavaliran rangon, li gvidis ekde 1933 fizikan departementon de la Hindia Naturscienca Instituto en Bangalore. Oni nomumis lin en 1947 al direktoro de la Esplora Instituto Raman. Li iĝis en 1961 membro de la Papa Scienca Akademio.

Li kunlaboris preskaŭ en ĉiu fondo de hindiaj esplorinstitutoj, li fondis la monatan revuon Indian Journal of Physics kaj la Hindian Sciencan Akademion.

NotojRedakti

Vidu ankaŭRedakti