Malfermi la ĉefan menuon

Tiruĉirapali (தி௫ச்சிராப்பள்ளி) estas metropolo, grava industria kaj universitata urbo en Barato, en subŝtato Tamilnado. La historiaj loknomoj estis TiruchiTrichy.

Tiruĉirapali
urbo
Trichymontage.jpg
Oficiala nomo: Tiruĉirapali
Lando Barato Barato
Ŝtato Tamilnado
Situo Tiruĉirapali
 - alteco 88 m s. m.
 - koordinatoj 11°21′00″N 79°09′00″E  /  11.35°N, 79.15°O / 11.35; 79.15 (Tiruĉirapali)
Areo 147 km² (14 700 ha)
Loĝantaro 931,803 (2007)
Horzono UTC + 5:30
Poŝtkodo 620xxx
Telefona antaŭkodo 431
Aŭtokodoj TN-45, TN-48
Situo enkadre de Barato
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Barato
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Tiruchirapalli
Retpaĝo: http://www.trichycitycorporation.com/ www.trichycorporation.gov.in, http://www.trichycitycorporation.com/
Portal.svg Portalo pri Barato

Enhavo

GeografioRedakti

Tiruĉirapali etendiĝas en suda parto de la lando sur ebenaĵo laŭ rivero. Ĉenajo troviĝis 325, Koimbatore 205, Bengala Golfo 128 km-ojn.

Sri Rangam estas ĉerivera insulo en la urbo Tiruĉi. Ĝi estas formita de la rivero Kavero kaj Kolidamo (alfluanto de Kavero, kiu iras norde de la insulo). La insulo havas 31 km longe kaj 2,4 km larĝe. La citadelo Srirangam, elstara pilgrimloko hinduisma, troviĝas en la centro de la insulo.

HistorioRedakti

Tiruĉirapali estas longe loĝata. Iam estis urbo nomata Uraijur (nun antaŭurbo), kiu estas grava loko de arkeologoj. Ĝi estas menciita fare de Ptolemeo en la 2a jarcento a.K. Dum la mezepoko diversaj regnoj regis en la urbo. Municipo formiĝis en 1865.

EkonomioRedakti

En Tiruĉirapali la industrio estas la plej grava, en la ĉirkaŭaĵo oni kultivas precipe maizon. Dum dominado de britoj oni produktis popularajn cigaredojn. Nuntempe en la apudaĵo oni produktas cementon kaj sukeron kaj aparta industria zono okupiĝas pri elektroniko.

KlimatoRedakti

Tiruĉirapali havas tropikan klimaton, kie regas varmegaj someroj de marto ĝis majo. La temperaturo varias inter 20-37 ° C. Jare pluvas po 882 mm, plej ofte inter aŭgusto-decembro.

VidindaĵojRedakti

 
Panoramo de Tiruĉirapali
 
Municipa administrejo en Tiruĉirapali
 
Bazarejo en Tiruĉirapali