Ennio Flaiano
Ennio FLAIANO (5a de marto 1910 – 20a de novembro 1972) estis itala scenaristo, dramaturgo, romanisto, ĵurnalisto, kaj teatrokritikisto. Plej bone konata pro sia laboro kun Federico Fellini, Flaiano kunverkis dek scenarojn kun la itala reĝisoro, kiel por La Strada (1954), La Dolce Vita (1960), kaj 8½.
Ennio Flaiano | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 5-an de marto 1910 en Peskaro | ||||
Morto | 20-an de novembro 1972 (62-jaraĝa) en Romo | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | Korinfarkto vd | ||||
Etno | Italoj vd | ||||
Lingvoj | itala vd | ||||
Ŝtataneco | Italio (1946–1972) Reĝlando Italio (1910–1946) vd | ||||
Familio | |||||
Parencoj | Gian-Carlo Rota (en) (nevo) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | scenaristo romanisto dramaturgo sciencfikcia verkisto literaturisto verkisto ĵurnalisto dramaturgo vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Flaiano verkis por Cineillustrato, Oggi, Il Mondo, Il Corriere della Sera kaj aliaj elstaraj italaj ĵurnaloj kaj gazetoj.
En 1947, li ricevis la Premion Strega pro sia romano, "Tempo di uccidere" (varie tradukita). Montranta historion okazinta en Etiopio dum la Itala Invado (1935–36), la romano rakontas la historion de itala oficiro kiu rabas kaj poste murdas etiopan virinon kaj estas forte turmentita de la memoro de sia ago. Tiu estas unu el malmultaj italaj literaturaj verkoj kiuj temas pri misfaroj de Itala koloniismo en Orienta Afriko.
Verkoj
redakti- La guerra spiegata ai poveri (1946)
- Tempo di uccidere (1947)
- Diario notturno (1956)
- La donna nell'armadio (1958)
- Una e una notte (1959)
- Il gioco e il massacro (1970)
- Un marziano a Roma (1971)
- Le ombre bianche (1972)
- La solitudine del satiro (postmorta, 1973)
- Autobiografia del blu di Prussia (postmorta, 1974)
- Diario degli errori (1977)