Noktoj de Kabiria
Noktoj de Kabiria (en itala: Le notti di Cabiria) estas itala drama filmo de 1957 reĝisorita de Federico Fellini en kiu stelulis Giulietta Masina, François Périer, kaj Amedeo Nazzari. Bazita sur historio fare de Fellini, estas filmo kiu temas pri prostitutino de Romo kiu serĉas malsukcese veran amon.
Noktoj de Kabiria | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Le notti di Cabiria |
Originala lingvo | itala lingvo |
Kina aperdato | 10 maj. 1957, 27 maj. 1957, 16 okt. 1957, 28 okt. 1957 |
Ĝenro | drama filmo |
Kameraado | Aldo Tonti, Otello Martelli |
Reĝisoro(j) | Federico Fellini |
Produktisto(j) | Dino De Laurentiis |
Scenaro | Ennio Flaiano • Tullio Pinelli • Pier Paolo Pasolini • Federico Fellini |
Loko de rakonto | Romo |
Muziko de | Nino Rota |
Rolantoj | Giulietta Masina • 弗朗索瓦·佩里耶 • Amedeo Nazzari • Aldo Silvani • Franca Marzi • Dorian Gray • Polidor • Ennio Girolami • Sandro Moretti • Franco Fabrizi • Gianni Baghino • Riccardo Fellini • Amedeo Girard • Dominique Delouche • Mimmo Poli • Leo Catozzo • Mario Passante • Franco Balducci • Nino Milano |
Honorigoj | Akademia premio por la plej bona fremdlingva filmo |
IMDb | |
Krom la premio por la plej bonkvalita aktorino en la Kinfestivalo de Cannes por Giulietta Massina, Le notti di Cabiria ricevis la Akademian premion por la plej bonkvalita fremdlingva filmo de 1957.
Intrigo
redaktiKabiria (aŭ Kabirja) estas prostitutino kiu celas amon, sed la realo kondukas ŝin al amaferaj seniluziigoj. Ŝia boneco kaj ioma naiveco faras ŝin viktimo de sinsekvaj trompuloj kiuj profitas el ŝi, frapas ŝin ktp. Spite tion, Kabirja iam post spektaklo de magiisto trafas viron kiu promesas al ŝi respektindan estontecon. Ŝi tute entuziasmas, sed kiam ŝi vendas sian malriĉan loĝejon por ekvivi kun li, li montras nedubeblan konduton, ke li deziras nur preni ŝian monon kaj foriri. Sekve ŝi denove revenas al la humiliga etoso de la prostituado, de kiu ŝi jam estis adiaŭinta.
Geaktoroj kaj roluloj
redakti- Giulietta Masina kiel Cabiria Ceccarelli
- François Périer kiel Oscar D'Onofrio
- Amedeo Nazzari kiel Alberto Lazzari
- Franca Marzi kiel Wanda
- Dorian Gray kiel Jessy
- Franco Fabrizi kiel Giorgio
- Aldo Silvani kiel la magiisto
- Ennio Girolami kiel Amleto Pimpulo
Vidu ankaŭ
redakti- Cabiria, filmo de 1914.
Bibliografio
redakti- Fellini, Federico, kaj Costanzo Costantini, eld. Fellini on Fellini. London: Faber and Faber, 1995. ISBN 0-571-17543-0
- Kezich, Tullio (2006). Federico Fellini: His Life and Work. New York: Faber and Faber, 2006. ISBN 978-0-571-21168-5