Cabiria estas eposa muta filmo de la komenco de itala kino, publikigita en 1914, reĝisorita de Giovanni Pastrone.

Cabiria
filmo
Originala titolo Cabiria
Kina aperdato 1914, 18 apr. 1914
Ĝenro filma dramo, milita filmo, aventura filmo, muta filmo
Kameraado Eugenio Bava, Segundo de Chomón, Giovanni Tomatis, Augusto Battagliotti, Natale Chiusano, Carlo Franzeri
Reĝisoro(j) Giovanni Pastrone
Produktisto(j) Giovanni Pastrone
Scenaro Gabriele D'Annunzio • Giovanni Pastrone • Emilio Salgari
Loko de rakonto Alĝerio
Muziko de Ildebrando Pizzetti
Rolantoj Bartolomeo Pagano • Lidia Quaranta • Teresa Marangoni • Umberto Mozzato • Italia Almirante Manzini • Vitale De Stefano • Émile Vardannes • Enrico Gemelli • Dante Testa • Ignazio Lupi • Bonaventura Ibáñez • Carolina Catena • Alex Bernard • Edoardo Davesnes • Luigi Chellini
Produktinta firmao Itala Film
IMDb
vdr
Cabiria (plena video)
Usona distribua afiŝo por la filmo.
Cabiria afiŝo portretanta la homan piramidan scenon.

La filmo estas konsiderita kinematografia klasikaĵo kaj ankaŭ estas konata kiel la unua filmo en kiu la rolulo de Machiste ekaperas en la historio de kino.

Produktado redakti

Kiel bazo por la intrigo de la filmo, la ekzotika romano Salammbô de Gustave Flaubert estas utiligita. La intrigo okazas en antikva Kartago dum la Dua Punika Milito. La filmo ekzamenas la konflikton inter Romio kaj Kartago kiel vidite tra la okuloj de Cabiria, la heroino de la filmo, kiu estas kidnapita fare de fenicaj piratoj, vendita kiel sklavo en Kartago kaj permesita iĝi malbonkora religia pastrino. Romia patricia nobelo kiu vojaĝis al Kartago kiel spiono kaj lia muskola kaj grandega sklavo, Maciste, savas Cabiria de esti oferita al la fenica dio Moloĥo. Hanibalo kaj Fulvio konvenas en la ŝtorman intrigon de la eposa filmo.

La itala verkisto Gabriele D'Annunzio verkis la scenaron kaj ankaŭ verkis ĉiun transirkadron, kiu inkluzivas klariga bildoteksto (intertitolo). La filmteknikoj de la filmo estis novaj kaj originalaj por sia tempo, kaj ĝi havis konsiderindan influon sur la filmoj Naskiĝo de Nacio de Griffith, kaj sur Metropolo de Fritz Lang. La efiko estas evidenta en la inkludo de multaj homoj en la filmo, la uzo de miniaturoj por pliigi la spektaklon, kaj la kreado de enormaj scenejaroj. Tio malgraŭ tio, ke laŭ filmkritikisto Roger Ebert, "Griffith movas la fotilon pli libere kaj havas viglan rakonton kaj ekscitan uzon de kructranĉado kiun Pastrone ne uzis" [1]. La rolulo de Machista havis longan karieron en la italaj glavo-kaj-sandalaj filmoj.

Reestigita versio de la filmo estis montrita ĉe la Festivalo de Cannes la 27-an de majo 2006, kun enkonduko de direktoro Martin Scorsese.

Simile al "Naskiĝo de Nacio", ankaŭ "Cabiria" kaŭzis malkonsentojn pro ĝia politika temo. Ĝi estis produktita fare de la naciisto Gabriela D'Annunzio kaj estis liberigita baldaŭ post la Ital-turka milito, en kiu Italio konkeris la aŭtonomiajn provincojn en Nordafriko. La ekvivalento en la filmo estas Romio, konkerante Nordafrikon, kaj subigis la malsuperan Kartagon.

Rolantaro kaj roluloj redakti

Historiaj figuroj signitaj per asterisko (*).
  • Carolina Catena ... Cabiria, kiel Infano
  • Émile Vardannes ... Batto, patro de Cabiria
  • Gina Marangoni ... Croessa, flegistino de Cabiria
  • Lidia Quaranta ... Cabiria, la ĉefrolantino, kiel plenkreskula Cabiria
  • Dante Testa ... Karthalo, la ĉefpastro de Kartago
  • Umberto Mozzato ... Fulvio (Fulvius) Axilla, romia patricio kaj spiono
  • Bartolomeo Pagano ... Maciste, sklavo de Axilla
  • Raffaele di Napoli ... Bodastoret, gastejestro
  • Émile Vardannes ... Hanibalo *, kartaga generalo
  • Edoardo Davesnes ... Hasdrubal *, kartaga generalo; frato de Hanibalo
  • Italia Almirante-Manzini ... Sofonisba* (Sophonisba), filino de Hasdrubal
  • Alessandro Bernard ... Siface* (Syphax), Reĝo de Cirta
  • Luigi Chellini ... Scipione* (Scipio), romia konsulo kaj generalo
  • ?????????? ... Lelius* (Gaius Laelius), amiko kaj subkomandanto de Scipio
  • Vitale Di Stefano ... Massinissa* (Masinissa), Reĝo de Numidio
  • Enrico Gemelli ... Arkimedo* (Arkimedo), greka inĝeniero kaj filozofo
  • Ignazio Lupi ... Arbace

Fontoj redakti

  • Kinnard, Roy. (2017) Italian Sword and Sandal Films, 1908-1990. McFarland. ISBN 978-1476662916.


Referencoj redakti

  1. Cabiria (1914), en la retejo rogerebert.com, la 2an de julio 2006

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti