Cahiers du cinéma

Cahiers du Cinéma (Kajeroj de Kino) estis influa franca film-gazeto.

Cahiers du cinéma
emblemo
revuo • kulturrevuo
Komenco aprilo 1951 vd
Lando(j) Francio vd
Sidejo Parizo
Fondinto(j) André Bazin vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Ĝi fondiĝis en 1951 de André Bazin, Jacques Doniol-Valcroze, kaj Lo DUCA. Ĝi evoluis el la pli frua gazeto Revue du Cinéma (Revuo de Kino) kaj la membroj de du parizaj film-kluboj, Objectif 49 (kies membraro inkluzivis inter aliaj Robert Bresson, Jean Cocteau, kaj Alexandre Astruc) kaj Ciné-Club du Quartier Latin. Redaktite de Maurice Scherer (pli konata kiel Éric Rohmer), la gazeto de la klubo Gazette du Cinéma prezentis la verkojn de tri junaj viroj kiuj fariĝis tre gravaj al Cahiers: Jacques Rivette, Jean-Luc Godard, kaj Claude Chabrol. Kuniĝis kun ili Francois Truffaut, iama juna deliktulo al kiu amikiĝis Bazin kaj lia edzino Janine.

La unua eldono dediĉiĝis al Jean-Georges Auriol (kiu mortis en aŭto-akcidento), kaj Sunset Boulevard prezentiĝis sur la kovrilo.

La kritikemaj verkaĵoj de Cahiers re-inventis la bazajn doktrinojn de film-kritikado (auteur, mise-en-scène, la critique des beautés, ktp) kaj film-erudicio. La gazeto kreis ankaŭ la Francan Novan Ondon, kiu estis plejparte gvidita de eks-verkistoj de la gazeto.