Baziliko Sankta Maria la Granda

Monda heredaĵo de UNESKO

La Baziliko Sankta Maria la Granda (latine Sanctae Mariae Maior, itale Santa Maria Maggiore) estas unu el la kvar katolikaj grandaj bazilikoj en Romo kaj unu el la sep pilgrimaj preĝejoj de Romo.

Baziliko Sankta Maria la Granda
Bazilio
Granda baziliko • papa baziliko • eklezia distrikto • patriarka baziliko • shrine to the Virgin Mary [+]

LandoItalio
SituoRomo
- koordinatoj41° 53′ 51″ N, 12° 29′ 55″ O (mapo)41.897512.498611111111Koordinatoj: 41° 53′ 51″ N, 12° 29′ 55″ O (mapo)

ArkitektoFerdinando Fuga

Estiĝo5-a jarcento

Baziliko Sankta Maria la Granda (Romo)
Baziliko Sankta Maria la Granda (Romo)
DEC
Lokigo de Romo en Italio
Map
Baziliko Sankta Maria la Granda

Vikimedia Komunejo:  Santa Maria Maggiore (Rome) [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
fasado

La baziliko estas inter la "ŝtataj papaj posedaĵoj ekster la teritorio de la Vatikano". Kiel aliaj bazilikoj, ankaŭ ĝi estas la oficiala sidejo de unu el la kardinaloj de la katolika eklezio. La nuna kardinalo estas Bernard Francis Law.

unu el la antikvaj kristanaj mozaikoj super la kolonoj de la centra navo

Dum la jaro 352 la roma episkopo Liberio komencigis la konstruon de la unua Maria preĝejo de Eŭropo. La nuna preĝejo konstruiĝis dum la regotempo de la papo Siksto la 3-a, post kiam dum la jaro 431 la kristana Koncilio de Efeso deklaris, ke Maria, la patrino de Jesuo, teologie titoliĝu "naskinto de dio" respektive "dipatrino". Tio gvidis al forta ekfloro de kulto pri ŝi. La nuna konstruaĵo stariĝis inter la jaroj 432 kaj 440 kaj esence konserviĝis. Temas pri kolona baziliko de tri navoj kaj malalta tegmento, kiu dum la postaj jarcentoj ricevis multajn flankajn alkonstruaĵojn. Transversa navo kaj la nuntempa apsido aldoniĝis dum la 13-a jarcento.

Giovanni Paolo Pannini: La placo kaj la preĝejo de Santa Maria Maggiore

Dum la jaroj 1584-1590 aldoniĝis la de la papo Siksto la 5-a financita kaj de la arkitekto Domenico Fontana konceptita Cappella Sistina (siksta kapelo), dum la jaro 1613 la Cappella Paolina (paŭla kapelo) de la arkitekto Flaminio Ponzio, financita de la papo Paŭlo la 5-a. Ambaŭ ampleksigas la transversan navon.

plia deekstera impreso

De ekstere tio ne rekoneblas, ĉar preĝejo per siaj aliaj alkonstruaĵoj kiel la baptejo (1605), la Cappella Sforza (1564-73) kaj la Cappella Cesi (ĉ. 1550) aspektas kvazaŭ unueca bloko.

Nuntempe la baziliko estas la plej grandaj el pli ol 40 Mariaj preĝejoj de Romo. Ĝi akceptiĝis en la liston de Unesko pri mondaj kulturaj heredaĵoj.

La baziliko iĝis la tombejo de la papoj Honorio la 3-a (1216–1227), Nikolao la 4-a (1288–1292), Pio la 5-a (1566–1572), Siksto la 5-a (1585–1590), Klemento la 8-a (1592–1605), Paŭlo la 5-a (1605–1621) kaj Klemento la 9-a (1667–1669). La tombo de de papo Honorio la 3-a detruiĝis kadre de la trakonstruaj laboroj de postaj jarcentoj kaj nuntempe ne plu troveblas.

Vidu ankaŭ redakti

Virtualaj internaj rondrigardoj redakti

41° 53' 51" norde, 12° 29' 55" oriente &pagename=Baziliko_Sankta_Maria_la_Granda Mapo