Premio David di Donatello

La Premio David di Donatello estas la plej signifa itala kino-premio. La premio estas aljuĝata ekde la jaro 1956. Respondecis unue la kultura asocio Open Gate Club, sekve kaj ĝis hodiaŭ la Ente David di Donatello dell' Accademia del Cinema Italiano, kiun subtenas la naciaj asocioj de la distra industrio kaj filma komerco de Italio. Kiel trofeo la premiitoj povas hejmenporti malgrandigitan modelon de la fama Davido-statuo de la itala skulptisto Donatello (plennome Donato di Niccolò di Betto Bardi) ĉirkaŭ la jaro 1440.

Premio David di Donatello
premiaro
Branĉoj • David di Donatello Award for Lifetime Achievement
• David di Donatello for Best Supporting Actor
• David di Donatello for Best Actress
• David di Donatello for Best Script
• David di Donatello for Best Actor
• David di Donatello for Best Supporting Actress vd
Nomita laŭ David
Organizanto Accademia del Cinema Italiano
Lando Italio
Fondita en 5-a de julio 1956
En TTT Oficiala retejo vd
vdr

La premiitoj

redakti

Plej bona itala filmo kaj Plej bona eksterlanda filmo en la unua jaro kaj ekde 2002

redakti
Jaro Plej bona itala filmo plej bona eksterlanda filmo
1956 Racconti romani ("rakontaj romaj")
Pane, amore e... ("pano, amo kaj...")
Lady and the Tramp (Usono, animacia filmo el la Walt Disney-Studioj)
2002 Il mestiere delle armi ("la profesio pri armiloj") The Man Who Wasn’t There ("la viro kiu ne estis tie", Usono, kun Billy Bob Thornton)
2003 La finestra di fronte ("la fenestro antaŭa") The/Der Pianist (Britio/Germanio, kun Adrien Brody)
2004 La meglio gioventù ("la plejbona junaĝo") Les invasions barbares ("la invadoj barbaraj", Kanado/Francio, kun Rémy Girard)
2005 Le conseguenze dell’amore Million Dollar Baby ("milion-dolara bebo", Usono, kun Clint Eastwood)
2006 Il Caimano ("la kajmano") Crash ("akcidento", Usono, kun Sandra Bullock)
2007 La sconosciuta ("la nekonatulino") Babel (internacia, kun Brad Pitt)
2008 La ragazza del lago ("la knabino de la lago") No Country for Old Men ("neniu lando por maljunloj", Usono, kun Tommy Lee Jones)
2009 Gomorra Gran Torino (Usono, kun Clint Eastwood)

Eksteraj ligiloj

redakti