Julien DUVIVIER (Franclingva prononco: [dyvivje]; 8a de oktobro 1896, en Lille – 29a de oktobro 1967, en Parizo) estis franca kina reĝisoro. Li estaris en la franca kinarto en la 1930-aj al 1960-aj jaroj.[1][2] Inter liaj plej originalaj filmoj, ĉefe rimarkindas La Bandera, Pépé le Moko, Le Petit Monde de don Camillo, Panique, Voici le temps des assassins kaj Marianne de ma jeunesse.[3][4][5][6]

Julien Duvivier
Persona informo
Naskiĝo 8-an de oktobro 1896 (1896-10-08)
en Lillo
Morto 29-an de oktobro 1967 (1967-10-29) (71-jaraĝa)
en Parizo
Mortokialo korinfarkto
Tombo Cimetière Ancien de Rueil-Malmaison
Lingvoj germanafranca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo filmreĝisoroscenaristo • reĝisoro
Verkoj Un carnet de bal
vdr

Jean Renoir nomis lin "granda teknikisto, rigorulo, poeto".[7]

Kariero redakti

En 1919 li reĝisoris sian unuan filmon. En la 1920-aj jaroj kelkaj el liaj filmoj havis religian enhavon: nome "Credo ou la tragédie de Lourdes", "L'abbé Constantin" kaj "La vie miraculeuse de Thérèse Martin" — filmo pri la Karmelulino sankta Tereza de Lisieux.

"David Golder" (1930), estis lia unua sukceso, same kiel lia unua 'parola filmo', kaj la unua de la aktoro Harry Baur. Ili kunlaboros multajn fojojn en la 1930aj jaroj. En 1934 Duvivier kunlaboris kun Jean Gabin por la unua fojo en la filmo "Maria Chapdelaine", kvankam por "La Bandera" (1935), li fidis al la verka talento de Charles Spaak, kiu estis kunlaborinta kun Jacques Feyder, Jean Grémillon, Marc Allégret kaj Marcel L'Herbier. Ili kunlaboros multajn fojojn el tiam antaŭen. Farinte "Le Golem" (1936), a refilmo de pli frua samnoma germana hororfilmo, Duvivier faris "La belle équipe" (ankaŭ en 1936), kun Jean Gabin, Charles Vanel kaj Raymond Aimos.

"L'Homme du jour" (1936), kun Maurice Chevalier en la ĉefa rolo estis minora laboro en la reĝisora kanono sed "Pépé le Moko" kaj "Un carnet de bal" (ambaŭ de 1937) estis certaj sukcesoj. "Pépé le Moko", kiu eniras en la etoso de krimuloj kaj de la Kasbaho (nome araba kvartalo) de Alĝero kiel ekzota fono, estis la filmo kiu pelis Jean Gabin en la kategorion de internacia stelulo. En 1938 Duvivier subskribis kontrakton kun MGM kaj faris sian unuan usonan filmon, nome biografia filmo de Johann Strauss, nome "The Great Waltz". La venontan jaron, reen en Francion, li faris "La fin du jour", en kiu teatraj aktoroj retiriĝintaj luktas por vidi, ke ilia retireja hejmo restas malferma. Michel Simon ludis la rolon de humura aktoro, kaj Louis Jouvet, tiun de ĉefaktoro kiu ankoraŭ kredas je siaj alloga povo. "La charrette fantôme" sekvis, hororfilmo adaptita el romano de Selma Lagerlof.

Dum la Dua Mondmilito, Duvivier iris labori en Usonon. Li faris kvin filmojn en tiuj jaroj. "Lydia" (1941); du antologiajn filmojn, "Tales of Manhattan" (1942) kun Charles Boyer kaj Rita Hayworth inter ĉefaj aktoroj, kaj "Flesh and Fantasy" (1943) kun Edward G. Robinson, Charles Boyer kaj Barbara Stanwyck; "The Impostor" (1944), denove kun Jean Gabin; kaj "Destiny" (ankaŭ de 1944), nome filmo reĝisorita de Reginald Le Borg kiu estis konstruita ĉirkaŭ 30-minuta sceno el "Flesh and Fantasy" (Duvivier restis eksterliste).

Reveninta al Francio, Duvivier suferis kelkajn malfacilojn por pluini sian karieron. "Panique" (1946), estis resumo de la plej malaltaj homaj instinktoj, estis la plej persona, malhela kaj nihilisma el liaj verkoj. Ĝi estis malsukcesa kaj por kritikistoj kaj por la publiko. Duvivier pluis tamen laborante en Francio ĝis la fino de sia vivo, krom mallonga periodo en Granda Britio por "Anna Karenina" (1948) kaj en Hispanio por Black Jack (1950).

Dum la aŭtuno de 1967, ĝuste kiam la produktorado de "Diaboliquement vôtre" estis atingante sian finon, filmo pri viro kiu suferis amnezion post aŭto-akcidento, Duvivier mem suferis aŭto-akcidenton, pro koratako kiu mortigis lin. Li estis 71-jaraĝa; li lasis filmaron de preskaŭ 70 filmoj. Li estis entombigita en la tombejo de Rueil-Malmaison en Hauts-de-Seine.

Notoj redakti

  1. Julien Duvivier : Biography. IMDb.com. Alirita 2015-04-05.
  2. Julien Duvivier - biography and films. Filmsdefrance.com (1967-10-30). Alirita 2015-04-05.
  3. Archived copy. Arkivita el la originalo je 2011-01-13. Alirita 2011-01-09.
  4. [1] webarchive [2] 8a de januaro, 2011.
  5. La Bandera (1935) - Julien Duvivier - film review. Filmsdefrance.com. Alirita 2015-04-05.
  6. Pépé le moko (1937) - The Criterion Collection. Criterion.com. Alirita 2015-04-05.
  7. Julien Duvivier. Moma.org. Alirita 2015-04-05.

Eksteraj ligiloj redakti