Premioj Sant Jordi de Cine

La premioj Sant Jordi de Cine (katalune, "Sankta Georgo de filmo") estas inter la plej prestiĝaj premioj de la kino de Katalunio, kaj estas multe atentataj en tuta Eŭropo.

Premioj Sant Jordi de Cine
kina premio
Nomita laŭ festa de sant jordi
Organizanto Radio Nacional de España
Lando Hispanio
En TTT Oficiala retejo vd
vdr

La premioj kreiĝis en 1957 kun la celo kuraĝigi kaj subteni la katalunan kinon, en epoko kiam la reĝimo frankisma malpermesis katalunlingvajn kinejajn filmojn en Hispanio.

La premioj estas aljuĝitaj fare de la Hispana Nacia Radio (hispane Radio Nacional de España, RNE) pere de sia filio en Barcelono.[1]

Premiaj kategorioj (hispanlingve) redakti

  • Mejor ópera prima ("plej bona unua produktaĵo")
  • Mejor película española ("plej bona hispania filmo")
  • Mejor actriz en película española ("plej bona aktorino en hispania filmo")
  • Mejor actor en película española ("plej bona aktoro en hispania filmo")
  • Mejor película extranjera ("plej bona eksterlanda filmo")
  • Mejor actriz en película extranjera ("plej bona aktorino en eksterlanda filmo")
  • Mejor actor en película extranjera ("plej bona aktoro en eksterlanda filmo")
  • Premio a la trayectoria ("premio pri kina perspektivo")
  • Premio especial del jurado ("speciala juĝista premio")
  • Premio de la industria cinematográfica ("premio de la kinindustrio")
  • Rosa Sant Jordi de RNE (premio "rozo de Sankta Georgo" de la radia societo RNE)

Notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti