Italia FaŝismoItala Faŝismo (en itala: fascismo italiano), konata ankaŭ kiel klasika faŝismo aŭ simple kiel Faŝismo, estis la origina faŝisma ideologio kiel ĝi estis disvolvigita en Italio. Tiu ideologio estas asociata kun serio de tri politikaj partioj estritaj de Benito Mussolini, nome la Revolucia Faŝisma Partio (PFR) fondita en 1915,[1] la sukceda Nacifaŝisma Partio (PNF) kiu estis renomita en la Tria Faŝisma Kongreso de la 7a–10a de novembro 1921 kaj regis en la Itala Reĝlando el 1922 ĝis 1943 kaj la Respublika Faŝisma Partio kiu regis en la Itala Socia Respubliko el 1943 ĝis 1945. La esprimo Itala Faŝismo estas asocia ankaŭ kun la postmilita Itala Socia Movado kaj kun postaj Italiaj nov-faŝismaj movadoj.

Mussolini en tipa impona pozo.
Mussolini kaj la Quadrumviri (kvaropo) dum la Marŝo al Romo en 1922: el maldekstro dekstren: Michele Bianchi, Emilio de Bono, Italo Balbo kaj Cesare Maria de Vecchi.

Itala Faŝismo havis radikojn en itala kaj revolucia naciismoj, nacisindikatismo, kaj la deziro restaŭri kaj etendi Italiajn teritoriojn, kion italaj faŝistoj konsideris necesa por ke la nacio montru sian superecon kaj forton kaj evitu fali al dekadenco.[2] Italaj faŝistoj postulis ankaŭ, ke moderna Italio estas heredanto de antikva Romo kaj de ties heredaĵo kaj historie subtenis la kreadon de Imperia Italio por havigi spazio vitale ("vivospaco") por koloniado fare de italaj setlantoj kaj por establi kontrolon super la Mediteranea Maro.[3]

Italaj faŝistoj promociis korporaciisman ekonomian sistemon en kiu kaj dungistoj kaj sindikatoj de dungitoj estas kunligitaj en asocioj kiuj kolektive reprezentas la ekonomiajn produktantojn de la lando kaj la la laborforton de la ŝtato en la nacia ekonomia politiko.[4] Tiu ekonomia sistemo intencis solvi klaskonflikton pere de kunlaborado inter klasoj.[5]

Itala Faŝismo opoziciis al liberalismo, speciale al klasika liberalismo kiun Mussolini kaj la faŝistaj estroj denuncis kiel "la falego de individuismo",[6] sed pli ol serĉi reakcian restaŭradon de la mondo antaŭa al la Franca Revolucio kiun ili konsideris sveninta, ili havis teorie antaŭrigardan direkton.[7] Faŝismo estis opozicianta al la marksisma socialismo pro la tipa opozicio de tiu al naciismo,[8] sed ĝi estis ankaŭ opozicianta al la reakciismo disvolvigita de Joseph de Maistre.[9] Ĝi kredis, ke la sukceso de Italia naciismo postulis respekton por tradicio kaj klaran senton de kunhavita pasinteco inter la Itala popolo, kue kun engaĝiĝo por modernigita Italio.[10]

Kvankam faŝismo en Italio dekomence ne neprigis la nordismon kaj la antisemitismon esencan de la naziisma ideologio, rasismaj tendencoj estis jam en la faŝismaj pensaroj kaj politikoj el a komenco de la faŝisma regado de Italio. Kiam Faŝisma Italio kaj Nazia Germanio alproksimiĝis politike en la dua duono de la 1930-aj jaroj, la italiaj leĝoj kaj politikoj iĝis klare pli antisemitismaj, inklude la aprobon de la Itala Raselĝoj. Kiam la faŝistoj enpoviĝis, ili persekutis la grekparolantojn de Italio.[11][12]

Literaturo en Esperanto redakti

Laborĉarto de la itala popolo. Verona Esperanto-Asocio iniciatis 1928 la eldonadon de ĉi tiu dokumento, kiu esias dissendita al ia delito de UEA sendante respondkuponon.

Notoj redakti

  1. Benito Mussolini (2006), My Autobiography with The Political and Social Doctrine of Fascism, Mineloa: NY: Dover Publication Inc., p. 227. Notu, ke kelkaj fakuloj referencas al la unua politika partio de Mussolini kiel "The Revolutionary Fascist Party".
  2. Aristotle A. Kallis. Fascist ideology: territory and expansionism in Italy and Germany, 1922–1945. London, England, UK; New York City, USA: Routledge, 2000, pp. 41.
  3. Aristotle A. Kallis. Fascist ideology: territory and expansionism in Italy and Germany, 1922–1945. London, England, UK; New York City, USA: Routledge, 2000. p. 50.
  4. Andrew Vincent. Modern Political Ideologies. Tria eldono. Malden, Massaschussetts, USA; Oxford, England, UK; West Sussex, England, UK: Blackwell Publishers Ltd., 2010. Pp. 160.
  5. John Whittam. Fascist Italy. Manchester, England, UK; New York City, USA: Manchester University Press, 1995. Pp. 160.
  6. Jim Powell, "The Economic Leadership Secrets of Benito Mussolini", Forbes, 22a de februaro 2012
  7. Eugen Weber. The Western Tradition: From the Renaissance to the present. Heath, 1972. Pp. 791.
  8. Stanislao G. Pugliese. Fascism, anti-fascism, and the resistance in Italy: 1919 to the present. Oxford, England, UK: Rowman & Littlefield Publishers, Inc., 2004. pp. 43–44.
  9. Stanley G.Payne. A History of Fascism, 1914–45. Madison, Wisconsin, USA: University of Wisconsin Press, 1995. Pp. 214.
  10. Claudia Lazzaro, Roger J. Crum. "Forging a Visible Fascist Nation: Strategies for Fusing the Past and Present" by Claudia Lazzaro, Donatello Among The Blackshirts: History And Modernity In The Visual Culture Of Fascist Italy. Ithaca, New York, USA: Cornell University Press, 2005. Pp. 13.
  11. "Minority Rights Group International - Italy - Greek-speakers" Webarchive [1] 9a de januaro 2019.
  12. Jepson, Allan. (December 2015) Managing and Developing Communities, Festivals and Events. AIAA. ISBN 978-1137508539.