Mirogoj-tombejo
Mirogoj-tombejo estas la centra tombejo de la kroatia ĉefurbo Zagrebo. Kun areo de ne tute 72,4 hektaroj temas pri la plej granda de la tuta lando. Pro la parka aranĝo, la konstruaĵoj kaj la multo da tomboj de elstaruloj ĝi estas ankaŭ tre grava vidindaĵo de la urbo.
Mirogoj-tombejo | ||
---|---|---|
tombejo, kultura havaĵo [+] | ||
Koordinatoj | 45° 50′ 8″ N, 15° 59′ 4″ O (mapo)45.83569444444415.984444444444Koordinatoj: 45° 50′ 8″ N, 15° 59′ 4″ O (mapo) | |
Akvokolektejo | 0,72 km² (72 ha) [+] | |
Areo | 0,72 km² (72 ha) [+] | |
Horzono | UTC+01:00 [+] | |
Poŝtkodo | 10000 [+] | |
Mirogoj-tombejo | ||
Vikimedia Komunejo: Mirogoj Cemetery [+] | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
Surtomebje admireblas verkoj de multaj gravaj skulptistoj kaj artistoj kiel Antun Augustinčić, Dušan Džamonja, Robert Frangeš-Mihanović, Ivo Kerdić, Frano Kršinić, Ivan Meštrović, Edo Murtić, Vanja Radauš, Ivan Rendić, Jozo Turkalj und Rudolf Valdec.[1]
Historio
redaktiĜi aranĝitis en 1876 sur grundo de la lingvisto Ljudevit Gaj. Ĝis tiam ekzistis en Zagrebo sume dek etaj tombejoj. La unua entombigo okazis en la 1-a de novembro 1876. La arĥitekto Hermann Bollé faris la ĉefan fasadon. La konstruo de la arkadoj, kupoloj kaj de la kirko ĉe la enirejo komenciĝis en 1879. Nur en 1929 finitis la laboroj.
En la 19-a de aŭgusto 1991 la sekreta servo de la jugoslavia armeo atencis bombe por krei malkorektan imagon pri faŝismaj tendencoj en la tiama politikistaro.[2] Tiam neniu vunditis, nur malpersonoj damaĝitis.
Dum tertremo en la 22-a de marto 2020 denove damaĝitis kaj konstruaĵoj kaj tomboj.[3]
Situo kaj konfesioj
redaktiAranĝitis la tombejo kiel parko sur finiĝo de la zagreba urbomonto Medvednica pro kiu la tombejo situas pli alta ol la urbocentro. Ĉiuj religioj samrajtas, oni do havas tombojn de ĉiuj kristanaj konfesioj kaj de mahometanoj.
Memorlokoj
redaktiSurtombeje troviĝis sekcio por germanaj soldatoj aranĝita en 1996, kie kuŝas 4.400 falintaj soldatoj de Wehrmacht.
Krome ekzistas memorejoj jenaj:
- monumento por la viktimoj de la Unua mondmilito (1919)
- monumento por jugoslavaj popolaj herooj
- monumento por la kroataj naciaj gvardiistoj (1993)
- monumento por la viktimoj de Masakro de Bleiburg kaj de Kruca vojo (1994)
- monumento por la kroataj viktimoj de la Kroatia Milito dum la Jugoslavaj Militoj
Elstaruloj entombigitaj
redakti- Aleksandar Horvat, politikisto
- Alois Schusterschitz (1867-1948), admiralo
- Andrija Mohorovičić (1857-1936), meteologiisto kaj geofizikisto
- Antun Branko Šimić (1898-1925), verkisto
- Antun Gustav Matoš (1873-1914), verkisto
- Antun Stipančić (1949-1991), tablotenisiisto
- August Šenoa (1838-1881), verkisto
- Bernard Vukas (1927-1983), piedpilkisto
- Boris Papandopulo (1906-1991), komponisto
- Božidar Finka (1925-1999), lingvisto
- Božidar Širola (1889-1956), komponisto
- Branimir Sakač (1918-1979), komponisto
- Branko Zebec (1929-1988), piedpilkisto
- Braslav Rabar, ŝakludanto
- Bruno Bušić (1939-1978), ĵurnalisto
- Dimitrija Demeter (1811-1872), verkisto
- Dinko Šimunović (1873-1933), verkisto
- Dobriša Cesarić (1902-1980), verkisto
- Dragutin Tadijanović (1905-2007), verkisto
- Dražen Petrović (1964-1993), basketbalisto
- Dubravko Horvatić, verkisto
- Edo Murtić (1921-2005), pentristo
- Enver Čolaković (1913-1976), verkisto
- Fran Galović (1887-1914), verkisto
- Franjo Dugan (1874-1948), komponisto
- Franjo Rački (1828 oder 1829-1894), historiisto, verkisto kaj politikisto
- Franjo Tuđman (1922-1999), ŝtatprezidanto
- Gajo Petrović (1927-1993), filozofo
- Gojko Šušak (1945-1998), ministro
- Ivan Mažuranić (1814-1890), verkisto
- Ivan Slamnig (1930-2001), poeto
- Ivan Supek, fizikisto kaj verkisto
- Ivan Tišov (1870-1928), pentristo
- Ivan Zajc (1832-1914), komponisto
- Ivana Brlić-Mažuranić (1874-1938), verkistino
- Ivica Šerfezi (1935-2004), kantisto
- Ivo Horvat (1897-1963), botanikisto
- Ivo Kozarčanin, verkisto
- Ivo Robić (1923-2000), kantisto
- Jagoda Truhelka (1864-1957), verkistino
- Jakov Gotovac (1895-1982), komponisto, dirigentoo
- Janko Drašković von Trakošćan (1770-1856), politikisto kaj verkisto
- Josip Horvat, publicisto kaj historiisto
- Krešimir Ćosić (1948-1995), basketbalisto
- Krsto Odak (1888-1965), komponisto
- Ljudevit Gaj (1809-1872), verkisto kaj ĵurnalisto
- Ljudevit Vukotinović, lirikisto
- Lovro von Matačić (1899-1985), dirigento
- Mate Šarlija (1929-1999), soldato
- Maximilian Njegovan (1858-1930), admiralo
- Ante Miko Tripalo (1926-1995), politikisto
- Milan Begović (1876-1948), verkisto
- Milan Šufflay (1879-1931), historiisto
- Milka Trnina (1863-1941), operkantistino
- Mirko Seljan, trovanto
- Miro Barešić (1950-1991), soldato
- Miroslav Krleža (1893-1981), verkisto
- Miroslav Šutej, artisto de poparto
- Nikola Mašić, pentristo
- Nikola Tanhofer (1926-1998), reĝisoro
- Otto Barić (1932-2020), piedpilka ludanto kaj trejnisto
- Petar Dumičić (1901-1984), pianisto
- Petar Preradović (1818-1872), oficiro kaj verkisto
- Rudi Supek (1913-1993), sociologo
- Rudolf Horvat, historiisto kaj politikisto
- Rudolf Perešin (1958-1995), piloto
- Sida Košutić (1902-1965), verkisto
- Siniša Glavašević (1960-1991), militraportisto
- Slavoljub Eduard Penkala (1871-1922), inventisto
- Stanko Vraz (1810-1851), verkisto
- Stjepan Radić (1871-1928), politikisto
- Stjepan Šulek (1914-1986), komponisto, dirigento
- Tadija Smičiklas (1843-1914), historiisto, verkisto kaj politikisto
- Tin Ujević (1891-1955), poeto
- Tomislav Ivčić (1953-1993), kantisto, komponisto kaj politikisto
- Tomislav Jablanović (1921-1986), titulara episkopo
- Tugomir Alaupović (1870-1958), verkisto
- Tvrtko Švob (1917-2008), biologo
- Vatroslav Lisinski (1819-1854), komponisto
- Vjekoslav Heinzel, arĥitekto
- Vladimir Bakarić (1912-1983), politikisto
- Vladimir Becić (1886-1954), pentristo
- Vladimir Gotovac (1930-2000), poeto kaj politikisto
- Vladimir Nazor (1876-1949), verkisto
- Vladimir Prelog (1906-1998), ĥemiisto
- Vladimir Ruždjak, baritono kaj komponisto
- Vladimir Žerjavić, historiisto
- Vladko Maček (1879-1964), politikisto
- Vlaho Paljetak, Sänger, komponisto
- Vojin Jelić, verkisto
- Žarko Dolinar (1920-2003), tablotenisiisto
- Zlatko Kranjčar (1956-2021), piedpilka ludanto kaj trejnisto
Literaturo
redakti- Željka Čorak: Zagreb. Mirogoj Cemetery. Bollé's Masterpiece. The Pantheon of Croatian History (Cemeteries of Europe. A Historical Heritage to Appreciate and Restore), Bologna 2004, p. 177-182
Eksteraj ligiloj
redaktiNotoj
redakti- ↑ Listo de konataj skulptistoj
- ↑ Judith Armatta: Twilight of Impunity: The War Crimes Trial of Slobodan Milosevic, p. 149 (Google Books).
- ↑ "FOTO: POGLEDAJTE KAKO MIROGOJ IZGLEDA NAKON JAKIH POTRESA Oštećene poznate arkade, kapelica, uništeni čak i grobovi". Ĉe: jutarnji.hr. 22.3.2020