Ahmad Ŝaho Durrani

Ahmad Ŝaho DurraniAhmad Shāh Durrānī (naskiĝis ĉ. 1722, mortis la 16-an de oktobro 1772) (Paŝtune: احمد شاه دراني), konata ankaŭ kiel Ahmad Khān Abdālī (Paŝtune: احمد خان ابدالي), estis la fondinto de la Durana Imperio kaj estas konsiderata kiel la fondinto de la moderna ŝtato Afganio.[1][2][3][4] Li ekkarieris per listigo kiel juna soldato en armeo de Afŝarida regno kaj rapide iĝis komandanto de la Abdalia Reĝimento, nome kavalerio de kvar mil Abdaliaj Paŝtunaj soldatoj.[5]

Ahmad Ŝaho Durrani
Persona informo
احمد شاه دراني
Naskiĝo ĉ. 1722
en Herato
Morto 16-an de oktobro 1772 (1772-10-16)
en Kandaharo
Tombo Kandaharo vd
Religio islamosunaismo vd
Ŝtataneco Durana Imperio vd
Familio
Dinastio Durrani • Durrani dynasty vd
Patrino Zarghona Anaa vd
Edz(in)o Hazrat Begum vd
Infanoj Timur Shah Durrani vd
Profesio
Okupo monarko • poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Kronigo de Ahmad Shah Durrani en 1747 fare de Abdul Ghafoor Breŝna.

Post la morto de Nader Ŝaho Afŝar en 1747, Ahmad Ŝaho Durrani estis elektita Reĝo de Afganio. Estrante siajn Afganajn tribojn kaj aliancanojn, li etendiĝis orienten al la Mogoloj kaj al la Marathanoj de Barato, okcidente al la disiĝinta Afŝarida Imperio de Persio, kaj norden al la Ĥanlando de Buĥaro. Post kelkaj jaroj, li etendis sian kontrolon el Ĥorasano okcidente al Kaŝmiro kaj Norda Barato en la oriento, kaj el Amu Darjo norde al la Araba Maro sude.[3][6]

Referencoj redakti

  1. Aḥmad Shah Durrānī. Encyclopædia Britannica Reta Versio (2010). Alirita 25a de Aŭgusto 2010.
  2. Ahmad Shah and the Durrani Empire. Library of Congress Country Studies ĉe Afganio (1997). Alirita 23a de Septembro 2010.
  3. 3,0 3,1 Friedrich Engels (1857) Afghanistan. Andy Blunden. The New American Cyclopaedia, Vol. I. Arkivita el la originalo je 18a de Oktobro 2010. Alirita 23a de Septembro 2010.
  4. Clements, Frank. (2003) Conflict in Afghanistan: a historical encyclopedia. ABC-CLIO. ISBN 978-1-85109-402-8.
  5. The Durrani dynasty. Encyclopædia Britannica Online. Alirita 23a de Septembro 2010.
  6. Chayes, Sarah. (2006) The Punishment of Virtue: Inside Afghanistan After the Taliban. Univ. of Queensland Press. ISBN 978-1-932705-54-6.