Tonsilito estas infekta inflamo de la tonsilo kaŭzata de mikroorganismoj, plej ofte Streptococcusvirusoj.

Gorĝo montranta tonsilojn kun tonsilito.

Simptomoj estas gorĝodoloro, glutaj malfacilaĵoj, febro, malforteco kaj pligrandiĝintaj limfonodoj en ambaŭ flankoj de la kolo. La infektiĝo daŭras ĉirkaŭ 5 tagoj.

La kuracado dependas de la simptomoj: okaze de febro oni preskribas ripozon en lito, apartigon de la malsanulo, gorĝogargaradon per varma, milde antiseptika solvaĵo; okaze de kronika infektado oni preskribas sulfonamidon, antibiotikon aŭ ambaŭ.

Oni povas forigi la tonsilon ĉe daŭraj malsaniĝoj, ĉar la daŭra inflamo povas disvastiĝi en la spira sistemo kaj eĉ malsanigi renon, koron kaj aliajn organojn de la homo.