William Fairfax

usona politikisto

William FAIRFAX (1691–1757) estis alta funkciulo de la Brita Krono kaj politikisto: Li estis Collector of Customs (doganfunkciulo) en Barbado, kaj Chief Justice (alta justica funkciulo) kaj guberniestro de Bahamoj; ki servis kiel doganfunkciulo en Marblehead, Masaĉuseco antaŭ esti relokita en la Virginia Kolonio.

William Fairfax
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1691 (1691-01-01)
Morto 1-an de januaro 1757 (1757-01-01) (66-jaraĝa)
Religio Anglikanismo vd
Ŝtataneco Usono vd
Familio
Patro Henry Fairfax vd
Patrino Anne Harison vd
Edz(in)o Sarah Walker • Deborah Clarke vd
Infanoj Bryan Fairfax, 8th Lord Fairfax of Cameron • Thomas Fairfax • Sarah Fairfax • George William Fairfax • Anne Fairfax • William Henry Fairfax • Hannah Fairfax vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Tie li estis elektita por la House of Burgesses (praparlamento) kaj poste kiel Prezidento de la Guberniestra Konsilantaro. Kiel tabak-plantisto, li mendis konstruon de sia plantejo nome Belvoir en norda Virginio. Li estis la filo de Henry Fairfax (m. 1708), nepo de Henry Fairfax, 4a Lordo Fairfax de Cameron, kaj rekta kuzo de Thomas Fairfax, 6a Lordo Fairfax de Cameron.[1] Li agadis kiel bienagento por la posedoj de sia kuzo en la Northern Neck (norda terkolo) de Virginio.

Notoj redakti

Referencoj redakti

  • Will of William Fairfax
  • Cleggett, David A.H., History of Leeds Castle and Its Families (Leeds Castle Foundation: 1992), “Part II: The Virginia Proprietary”.
  • Brown, Stuart E., Jr., Virginia Baron: The Story of Thomas 6th Lord Fairfax (Chesapeake Book Company: Berryville, VA: 1965)