George MASON (menciita ankaŭ kiel George Mason IV; 30a de novembro, jul.kal./ 11a de decembro 1725, greg.kal.-7a de oktobro 1792) estis politikisto kaj terposedanto de Virginio, kiu estis delegito al la Konstitucia Kongreso de 1787 kaj unu de tri reprezentantoj kiuj malakceptis subskribi la Federacian Konstitucion. Liaj verkoj havis grandan influon super la pensaro kaj la politikaj okazaĵoj rilataj kun la fondado de Usono, kiel esencaj sekcioj de la rezolucioj de Fairfax de 1774, la Deklaracio de Virginio de 1776 kaj liaj Objektoj al tiu Konstitucio de Registaro (Objections to this Constitution of Government, 1787). La Deklaracio de Rajtoj de Virginio — kies ĉefa aŭtoro li estis — utilis kiel bazo por la Leĝo de Rajtoj de Usono, de kiu li estas konsiderata patro.

George Mason
Persona informo
Naskiĝo 11-an de decembro 1725 (1725-12-11)
en Kantono Fairfax
Morto 7-an de oktobro 1792 (1792-10-07) (66-jaraĝa)
en Kantono Fairfax
Tombo Virginio vd
Religio Anglikanismo vd
Etno angla usonano vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Familio
Patro George Mason III vd
Patrino Ann Thomson vd
Gefratoj Thomson Mason vd
Edz(in)o Ann Eilbeck vd
Infanoj Thomson Mason • Thomas Mason • William Mason • George Mason V • John Mason vd
Profesio
Okupo advokatopolitikisto • planter vd
Aktiva en Virginio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

En 1776 li preparis la unuan skizon de la Deklaracio de Rajtoj kaj liaj vortoj restis grandparte en la teksto aprobita de la Revolucia Kongreso de Virginio. Same, li redaktis konstitucion por tiu ŝtato. Thomas Jefferson kaj aliaj klopodis trudi siajn ideojn en la Kongreson, sed ili trafis, ke Mason ricevis pli grandan apogon. Dum la milito, Mason partoprenis en la malsupra ĉambro de la Ĝenerala Asembleo de Virginio — nome la Ĉambro de Delegitoj —, sed okazigante la koleron de George Washington kaj de aliaj, li malakceptis servi en la Kontinenta Kongreso en Filadelfio kun la ekskuzo ke li havis familiajn kaj san-problemojn.