Bill of Rights (Usono)

La usona Bill of Rights (esperante Leĝo de Rajtoj) estas la unuaj 10 amendoj de la Usona Konstitucio, kiuj entenas garantiojn pri la rajtoj kaj libereco de civitanoj kaj limigon de ŝtata kaj federacia potenco. Oni ratifikis ilin kiel unuon la 15-an de decembro 1791.

Bill of Rights
konstitucia dokumento • leĝoDeklaracio pri rajtoj
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
vdr

Ĝi derivas de la Magna Carta kaj la angla Leĝo de la Rajtoj, la batalo de la kolonioj kontraŭ la britaj reĝo kaj parlamento, kaj de pli larĝekomprenata egaleco.

Ĝia grava antaŭulo estis la virĝinia Deklaro de Rajtoj de 1776, kiun verkis ĉefe George Mason.

La 10 amendoj redakti

  • Unua amendo: Libereco de parolo, la gazetaro, religio kaj kunveno.
  • Dua amendo: Armilporta rajto.
  • Tria amendo: La armeo ne povas uzi - sen permeso - la privatan sferon, je neniu celo.
  • Kvara amendo: Protekto kontraŭ la senbaza dom-traesploro, konfiskado.
  • Kvina amendo: Rajto je privata proprieto, memregistrado. Oni ne povas dufoje juĝakuzi la civitanon pro la sama krimo (double jeopardy). Oni ne devas akuzi sin mem.
  • Sesa amendo: Rajtoj de la civitoj antaŭ la juĝistaro, rajto je asizo, advokato.
  • Sepa amendo: Rajto je civita juĝproceso, sen aŭ kun asizo
  • Oka amendo: Abolicio de kruelaj kaj nekutimaj punoj (publika brulekzekuto, detranĉo de mano ktp.). Malpermeso de troa monpuno aŭ kaŭcio.
  • Naŭa amendo: Rajtoj, kiujn ne entenas tiu dokumento aŭ la konstitucio.
  • Deka amendo: Kion la konstitucio ne malpermesas, tio estas leĝa.