Variolo estas infekta, virusa, epidemia, tre danĝera malsano, ofte mortiga, kun febro kaj vezikoj sur la haŭto, kiuj fariĝas krustoj lasantaj cikatrojn por ĉiam. Ĝi estas kaŭzita de unu el du virusvariaĵoj, nome Variola major kaj Variola minor.[1]

Variolo
infekta malsano • malsano • simptomo aŭ signo

Infano trafita pro variolo en Bangladeŝo

Infano trafita pro variolo en Bangladeŝo
vdr

La lasta nature okazo estis diagnozigita en oktobro 1977. Sekve de proksimume 19791980 laŭ deklaro de MOS variolo ne plu ekzistas sur la Tero, escepte de medicinaj laboratorioj.[2] Kaj oni fine ĉesis vakcini homojn prevente je variolo, kio iom ĉesigas polemikojn kaŭzitajn pro la riskoj de tiu vakcino.

La risko de morto post akiro de la malsano estis de ĉirkaŭ 30%, kun pli altaj proporcioj ĉe beboj.[3][4] Ofte tiuj kiuj survivis havas etendajn cikatrojn sur sia haŭto, kaj kelkaj blindiĝas.[3]

La dekomencaj simptomoj de la malsano estis febro kaj vomado.[5] Tio estis sekvita per la formado de ulceroj en la buŝo kaj erupcioj.[5] Post kelkaj tagoj la haŭtaj erupcioj iĝas karakterajn likvid-plenaj vezikoj kun ŝvelaĵeto en la centro.[5] La vezikoj poste plimultiĝas, rompiĝas kaj forfalas, lasante cikatrojn.[5] La malsano etendiĝas el persono al persono aŭ tra poluitaj objektoj.[3][6] Preventado estas atingita ĉefe pere de kontraŭvariola vakcino.[7] Se la malsano jam estis deklarita, kelkaj kontraŭvirusaj kuraciloj povas helpi.[7]

La origino de variolo estas nekonata.[8] La plej fruaj pruvaroj de la malsano datas el la 3a jarcento a.n.e. en mumioj de Antikva Egipto.[8] La malsano historie okazis en burĝoneksplodoj.[2] En Eŭropo en la 18-a jarcento, oni ĉirkaŭkalkulas, ke 400 000 personoj jare mortis pro la malsano, kaj unu triono del okazoj rezultis en blindigo.[2][9] Tiuj mortis atingis ĉiujn sociajn klasojn, partikulare inkludis sed monarkojn.[2][9] Oni ĉirkaŭkalkulas, ke variolo mortis ĝis 300 milionojn da personoj en la 20a jarcento[10][11] kaj ĉirkaŭ 500 milionojn da personoj en la lastaj 100 jaroj de sia ekzistado.[12] Tiom ĵuse kiom je 1967, 15 milionoj da kazoj okazis jare.[2]

Variolo estis ankaŭ la unua infekta malsano, kiun oni kontraŭbatalis pere de vakcino. Jam longe estis konate, ke iu, kiu postvivas atakon de variolo, estas protektita kontraŭ ĝi, kaj oni uzis artefaritan infekton per inokulado por protekto, sed ĝi estis tre danĝera. La angla kuracisto Edward Jenner starigis teorion, ke infekto per la malpli danĝera pokso efikas tiun protekton, kaj en 1796 faris tiurilatan eksperimenton pri infano, pro kio li estis multe kritikata. Lia metodo pruviĝis sukcesa, kvankam lia procedo restas kritikinda. La fakto, ke lia vakcinaĵo estis prenita de bovino (latine vacca), kreis la terminon "vakcino". Pro la ĉesigitaj vakcinoj ekestis teorioj, ke eblas uzi variolon kiel biologian batalilon, ĉu en milito, ĉu en terorisma atako. Laŭ ordono de la usona prezidento George W. Bush ĉiuj usonaj armeanoj estas vakcinataj kontraŭ variolo.

Inokulado kontraŭ variolo ŝajne jam aperis en Ĉinio ĉirkaŭ la 1500-aj jaroj.[13][14] Eŭropo adoptis tiun praktikon el Azio en la unua duono de la 18a jarcento.[15] En 1796 Edward Jenner enkondukis la modernan kontraŭvariolan vakcinon.[16][17] En 1967, la MOS intensigis siajn klpodojn por nuligi la malsanon.[2] Variolo estas unu el du infektaj malsanoj kiuj estis nuligitaj, el kiuj la alia estas la bovopesto en 2011.[18][19] La anglalingva termino por variolo nome "smallpox" (malgranda pox) estis por la unua fojo uzita en Britio komence de la 16a jarcento por distingi ĝin disde la sifiliso, kiu estis poste konata kiel "great pox" (granda pox).[20][21] Aliaj historiaj nomoj por la malsano estis "speckled monster" (makulmonstro), kaj "red plague" (ruĝa plago).[21][22][23]


Variolo inter aliaj infektaj malsanoj redakti

Inter la danĝeraj infektoj, la plej grandan damaĝon al la homaro kaŭzis variolo. Aliaj malsanoj, kvankam fifamaj, ne estis tiom disvastiĝintaj. Ekzemple ĥolero ĝis 1817 limiĝis precipe en en la t.n. endemiaj regionoj de Barato, Pakistano, Indonezio, k. a. Poste, kiam okazis tutmondaj epidemioj (pandemioj), ili estis periodaj kaj plejparte ligitaj kun malbona higieno. Pesto, kvankam ĝi estis terura, preskaŭ ĉiam mortiga malsano, tamen dependis por sia disvastiĝo de ronĝuloj; tial vastaj epidemioj estis maloftaj kaj ne atingis ĉiujn regionojn. Kontraste, variolo estis ĉiama plago de la tuta homaro, mortigante ĉiun trian aŭ kvaran suferanton, blindigante multajn aliajn kaj lasante ĉiujn postvivantojn kun cikatroj sur la vizaĝo.

Historio redakti

La variolo estas okazigita de la viruso "variola" kiu aperis en la homa loĝantaro ĉirkaŭ la karo 10 000 a.n.e.[24] Dum kelkaj jarcentoj, sinsekvaj epidemioj ege malpliigis la tutmondan loĝantaron. Temis pri malsano tiom mortiga ke ĉe kelkaj antikvaj kulturoj estis malpermesita nomi la ĵusnaskitojn antaŭ ili eksuferu la malsanon kaj survivu al tiu. La mortindico iĝis ĝis de ĉirkaŭ 30 % de la infektitaj pacientoj.

 
Bildo pri Ŝitala Devi, hinduisma diino de la variolo.

Priskriboj de variolo troviĝas en antikvaj ĉinaj kaj hindiaj tekstoj. En Hindio oni kredis, ke la variolo estis rilata al la beno fare de la diino de la variolo Ŝitala (Malvarmo), kaj kiam iu malsaniĝis oni venis adori ĝin (pro kio la epidemio ekspansiis eĉ pli rapide). Ankoraŭ, la bebojn en Hindio estas ĝenerale nomitaj kumará ('facila morto', estante ku, 'facila', kaj mará, 'morto').

La malsano estis konata en Egiptio jam antaŭ almenaŭ 3000 jaroj. La mumio de la faraono Ramseso la 5-a (1160 a. K.) portas postsignojn de variolo sur la kapo. Komence de la 6-a jarcento p.K. oni komencis registri vastajn epidemiojn de la malsano en Eŭropo. En la „Eklezia historio de la angla gento” (verko de Bedo la Sankta, finita en 732) troviĝas komparo inter pesto kaj variolo: „Pesto generis la terurajn dezertigojn, sed variolo minacis konstante, plenigante per la mortintoj niajn tombejojn." Ekestis eĉ proverboj kiel ekzemple: „La amo kaj variolo neniun preterlasas" kaj „Nur tiu ne malsanis pro variolo, kiu ne vivis". En Ĉinio oni praktikis la inokuladon kiel rimedo preventi la variolon ekde almenaŭ la 10-a jarcento; tiuepoke taoista monaĥo de Emeiŝan (provinco Siĉuano) portis la metodon al la imperia ĉefurbo je peto de la ĉefministro Ŭang Dan.[25]

 
La variolo mortigis la monarkon "sapa inka" Hŭajna Kapak.

Kreinta drastajn malpliigojn en la loĝantaroj de la Malnova Mondo, la enkonduko de variolo en Amerikon havis terurajn sekvojn por la tieaj indiĝenoj, kiuj antaŭe ne spertis tiun malsanon kaj havis neniun imunecon.[26] La penetro de variolo en Meksikon en 1520 mortigis 3,5 milionojn da homoj. Ĝi aperis inter aztekoj dum la sieĝo al Tenoĉtitlano, kaj ĝi okazigis ekzemple la morton de Kuitlahuako.[27][28] Ĉe inkaoj la variolo mortigis la monarkon "sapa inka" Hŭajna Kapak, okazigis enlandan militon eĉ antaŭ la konkero fare de la hispanoj kaj okazigis demografian katastrofon en Taŭantinsujo, kiu antaŭ la alveno de la hispanaj konkeristoj havis 14 milionojn da loĝantoj, sed ĉirkaŭ la 18-a jarcento malpliigis sian loĝantaron al 1,5 milionoj. En Ĉilio, la variolo haltigis la antaŭeniradon de mapuĉoj post la morto de Pedro de Valdivia. En Iberio jam onik konstatis la edikojn de la malsano, kiu ekzemple okazigis la morton de la reĝo Ludoviko la 1-a estante nur apenaŭ 17jaraĝa, dum unu de la gravaj epidemioj okazintaj en la 18-a jarcento en Eŭropo.

Similaj demografiaj malpliiĝoj okazis en Siberio en la 16-a kaj 17-a jarcentoj. La malsano ne esceptis monarĥojn. Pro ĝi pereis la franca reĝo Ludoviko la 15-a, la rusa caro Petro la 2-a, la germana imperiestro Jozefo la 2-a kaj aliaj. La angla reĝino Elizabeto la 1-a grave malsanis pro variolo, sekve perdis la harojn kaj devis porti rufan perukon, dum la vizaĝo por ĉiam portis la cikatrojn de tiu malsano.

La brita Lady Mary Wortley Montagu (1689-1762) dum vojaĝo al Turkio observis kiel la adigoj injekciis sin per nadloj trempitaj je puso de variolo de bovinoj, kaj tial ili neniam suferis pro la malsano. Tiam li same faris al siaj filoj, kaj reveninte en Anglion, ŝi ripetis kaj disvastigis la proceduron ĉe aliaj personoj, kaj tio estis unu de la ĉefaj kontribuoj al la enkonduko de la inokulado en Okcidento. La atingita sukceso ne estis sufiĉa por eviti la opozicion de la kuracistaro kiu plue malfidis de la metodo, ĝis la sciencisto Edward Jenner (1749-1823), preskaŭ naŭ dek jarojn poste, disvolvis finfine la vakcinon.

La uzado de inokulado per puso de variolo estis registrita historie en Sudameriko. La posta kuracisto kaj tiam monaĥo de la Ordeno de San Juan de Dios, naskiĝinta en tio kio aktuale estas Ĉilio, Pedro Manuel Chaparro, en 1765 ekfaris inokuladon sisteme per puso de vundoj de varioluloj por preventi la variolon. Tiu agado estis tiom sukcesa ke el kvin mil personoj inokulitaj (tio estas samegale al tuta urbo de la 18-a jarcento), neniu forpasis.[29]

Oni ne konas la metodon uzitan de Chaparro, sed estas kelkaj informoj en la libro Inoculación de las Viruelas, publikigita en Lima en 1778 fare de la monaĥo fray Domingo de Soria, jandelia, kiu estis laborinta kun Chaparro en Valdivia en 1766. En tiu libro, kies ĉapitro titolita "Parecer que dio el doctor Don Cosme Bueno sobre la representación que hace el Padre Fray Domingo de Soria para poner en práctica la inoculación de las viruelas" lia aŭtoro, la doktoro Francisco Antonio Cosme Bueno finis jene:

 
 En vista de todo lo que llevo expuesto, soy de dictamen que puede V. Exc. permitir la Inoculación de las Viruelas como un medio, que sirve para librar muchas vidas, con tal que para el acierto guarden las reglas arriba referidas. Lima y Dicienbre (tiel) 20 de 1777. (Konsiderinte ĉion tion de mi menciitan, mi opinias, ke via moŝto povas permesi la Inokuladon de la Varioloj kiel rimedo, kiu utilas por savi multajn vivojn, kondiĉe ke por la sukceso oni plenumu la menciitajn postulojn. Limo, 20a de decembro 1777.)[30] 

Lorenzo Quiñones, en 1797, priskribis la metodon uzitan en Peruo kiu ŝajne estis tre simila al tiu uzita de Chaparro:

 
 Mediante la ancha punta de una aguja o lanceta humedecida en el pus variólico se inserta ésta entre epidermis y dermis, también la aguja puede arrastrar un hilo de seda empapado en el pus entre dermis y epidermis. (Pere de la larĝa pinto de nadlo aŭ de lanceto trempita en la variola puso, oni mmetas tiun inter epidermo kaj dermo, ankaŭ la nadlo povas tiri fadenon el silko trempita en la puso inter epidermo kaj dermo.) 
 
Edward Jenner.

Oni priskribis, ke inter la 3a kaj la 4a tago de la inokulado, aperas ŝvelaĵo, kun vezikoj kaj pustuloj, sekvitaj de ĝenerala malbonfarto, altiĝo temperatura kaj apero de milda variolo malfortigita tra la tuta korpo, de evoluo surprize benigna kaj nur escepte grava kaj mortiga. La procezo finiĝis post dek kvin ĝis dek ses tagoj kaj lasus imunecon kontraŭ la variolo.

En 1796 Edward Jenner iniciatis tion kio poste rezultis en la vakcino: li prenis montraĵon de pustulo el la mano de farmistino infektita de la viruso de la bovovariolo, kaj inokulis ĝin al infano ok-jaraĝa. Post periodo septaga la knabo montris malbonfarton. Post malmultaj tagoj, Jenner rerealigis kelkajn supraĵajn injekciojn de la timita variolo, kiun la infano ne disvolvis. En 1798 Jenner publikis sian verkon (An Inquiry into the Causes and Effects of the Variolae Vaccinae, a Disease Known by the Name of Cow Pox, Esploro pri kaŭzoj kaj efikoj de la "Variolae Vaccinae", malsano konata laŭ la nomo de Bovovariolo) en kiu li stampis la latinlingvan terminon variolae vaccine (viruela de la vaca), kaj tiel Jenner malfermis la pordojn al la vakcinado. Jenner estas konsiderata figuro de enorma elstareco en la Historio de Medicino, sed menciendas, ke liaj eksperimentaj metodoj nuntempe estus neakcepteblaj kiel kontraŭaj al la principoj de la medicina etiko.

Kontraŭvariola vakcino redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kontraŭvariola vakcino.
 
Kontraŭvariola vakcino administrata. Notu la dupintan pinglon.[31]

Jam antaŭ 3000 jaroj en Ĉinio kaj Hindio oni uzis la t.n. metodon de variolacio (variolado) por preventi la malsanon. El variolaj pustuloj (vezikoj) de malsanulo oni prenis la enhavon kaj enfrotis ĝin en la haŭton aŭ enmetis en la naztruojn de sana homo. Tiu, rezulte de la inokulado, malsaniĝis, sed ĝenerale de malpli grava formo de variolo, kaj tiel akiris la saman imunstaton, kiun oni trovas ĉe postvivanto de la natura infekto. Iom post iom tiu rimedo disvastiĝis en Azio kaj Afriko, kaj ĝi atingis Eŭropon en la 17-a jarcento. Tamen, la praktiko de variolacio esence ne povis malgrandigi la disvastiĝon de variolo, ĉar morto sekvis en 1–2 % de la okazoj, kaj homo malsaniĝinta pro variolacio samtempe fariĝis fonto de infekto al aliaj.

Kontraŭvariola vakcino, la unua vakcino sukcese disvolvigita, estis enkondukita de Edward Jenner en 1798. Li sekvis siajn proprajn observojn ke laktistinoj kiuj jam estis suferintaj pro bovovariolo ne suferis poste variolon kio indikis, ke inokuli bovovariolon protektas kontraŭ variolo. La vorto vaccine (vakcino) derivas el Variolae Vaccinae (tio estas variolo de bov(in)o), termino dezajnita de Jenner por aludi al la bovovariolo kaj uzita en la longa titolo de sia verko Inquiry into the...Variolae Vaccinae... known...[as]... the Cow Pox.[32] Vakcinado, nome la termino kiu tuje anstataŭis inokulado de bovovariolo kaj vakcina inokulado, estis dekomence uzita presite de amiko de Jenner nome Richard Dunning en 1800.[33] Dekomence, la terminoj vakcino/vakcinado aludis al variolo, sed en 1881 Louis Pasteur proponis, ke honore al Jenner la termino ampleksiĝu por kovri la novajn protektajn inokuladojn enkondukitajn.

Aparta epizodo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Ekspedicio Balmis.

La Ekspedicio Balmis aŭ en hispana Real Expedición Filantrópica de la Vacuna estis trijara misio al Ameriko estrita de la Dro. Francisco Javier Balmis cele al vakcinado de miloj da personoj kontraŭ la variolo. Vakcinado, multe pli sekura vojo por eviti variolon ol pli malnovaj metodoj kiaj inokulado, estis enmetita de la angla kuracisto Edward Jenner (1749-1823). La Ekspedicio Balmis startis el Korunjo la 30an de novembro 1803. Ĝi povas esti konsiderata la unua internacia sansistema ekspedicio en la historio.[34][35] La malkovrinto de la vakcino Edward Jenner verkis "Mi ne imagas, ke la rakontoj de historio havigu ekzemplon de filantropio tiom nobla, tiom etenda kiom tiu."

La reĝo Karlo la 4-a de Hispanio apogis sian reĝan doktoron Balmis, ĉar sia propra filino María Luisa estis suferinta la malsanon. La ekspedicio veturis per la ŝipo Maria Pita kaj portis 22 orfojn (8 al 10-jaruloj) kiel sinsekvaj portantoj de la malsano, Balmis, kuraciston, kvar helpantojn, tri helpantinojn, kaj Isabel López de Gandalia, la estrino de la orfejo Casa de Expósitos de Korunjo.[36]

La misio portis la vakcinon al Kanarioj, Kolombio, Ekvadoro, Peruo, Meksiko, Filipinoj kaj Ĉinio.[37] Ĉio daŭris sep jarojn kaj dume mortiĝis la doktoro Salvany (Cochabamba, 1810). En Meksiko, Balmis prenis aliajn 25 orfojn por pluhavi la infekton dum la trapassado de la Pacifiko. En Filipinoj, li resendis plej el la ekspedicianojn reen al Meksiko dum li iris al Ĉinio, kie li vizitis Makaon kaj Kantonon. Survoje reen al Hispanio, Balmis konvinkis la aŭtoritatojn de Saint Helena (1806) rajtigi la tiean vakcinadon.

Elradikigo redakti

 
Rahima Banu, lasta persono infektita je natura maniero de variola major, en 1975.

Dum jaroj, ĉiu lando faris siajn proprajn vakcinkampanjojn ĝis en 1958, Viktor Ĵdanov, vicministro pri sano de Sovetunio, proponis al la Monda Sanasembleo tutmondan iniciaton kunan por elradikigi la variolon. La propono estis aprobita en 1959 laŭ la nomo de "rezolucio WHA11.54".[38] La elradikigo de la malsano, kiu tiam suferigis preskaŭ du milionojn de personoj ĉiujare, iĝis la ĉefa celo de la MOS.

En la 1950-aj jaroj la Tutamerika Organizaĵo pri Sano sukcesis por la unua fojo elimini ĝin for de la tuta amerika kontinento. En 1967, sub estreco de Karel Raška, startis forta kampanjo de vakcinado, per kio oni batalis kontraŭ 15 milionoj de kazoj en 31 landoj. La versio Variola major estis detektita por lasta fojo en Bangladeŝo en oktobro 1975 en infanino du-jaraĝa nome Rahima Banu. La 26an de oktobro 1977, oni diskonigis la lastan kazon de variolo (versio Variola minor) ekhavita naturmaniere, en la loĝloko Merka (Somalio) ĉe 23-jaraĝa viro nome Ali Maoŭ Maalin.

 
La direktoroj de la Programo de Tutmonda Elradikigo de la Variolo anoncas en 1980 la sukceson de la elradikiga kampanjo.

En 1978, pro akcidento de nezorga manipulado de la viruso en laboratorio de Granda Britio, la kuracista fotistino Janet Parker ekricevis la viruson kaj mortis la 11an de septembro tiujare, estante la lasta morto de persono registrita okazigita de tiu viruso en la tuta mondo.[39]

Oficiale oni konservis nur du montraĵojn de la viruso, kiuj estis metitaj en kriogenika stato en du laboratorioj: nome unu en la Centro por la Kontrolo kaj Prevento de Malsanoj de Atlanta, Usono, kaj alia en la Ŝtata Centro de Virusologio kaj Bioteknologio VECTOR («Instituto VECTOR») de Novosibirsko en Rusio.[40]

La tutmonda elradikigo de la variolo estis atestigilita, sur la bazo de intensa agado de konstatado, fare de komisiono de elstaraj sciencistoj la 9an de decembro 1979.[41] La 8an de majo 1980, la 33a Asembleo de la MOS akceptis la Finan Informon de de la Tutmonda Komisiono por la atestigo de la elradikigo de la variolo.[42] Tio okazigis, ke la brita registaro detruis sian montraĵon kaj fidis la sandefendon sialande al Usono. Aktuale restas debato ĉu detrui aŭ ne detrui la restintajn montraĵojn de la viruso.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Ryan KJ, Ray CG, eld. (2004). Sherris Medical Microbiology (4th ed.). McGraw Hill. pp. 525–28. ISBN 978-0-8385-8529-0.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 "Smallpox". WHO Factsheet. Arkivita el la originalo la 21an de septembro 2007. Alirita la 11an de junio 2020.
  3. 3,0 3,1 3,2 What is Smallpox? (en-us) (7a de junio 2016). Alirita 14-a de decembro 2017.
  4. (January 2005) “Edward Jenner and the history of smallpox and vaccination”, Proceedings 18 (1), p. 21–5. doi:10.1080/08998280.2005.11928028. 
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 Signs and Symptoms (en-us) (7a de junio 2016). Alirita 14-a de decembro 2017.
  6. Lebwohl, Mark G.. (2013) Treatment of Skin Disease E-Book: Comprehensive Therapeutic Strategies (angle). Elsevier Health Sciences. ISBN 978-0-7020-5236-1.
  7. 7,0 7,1 Prevention and Treatment (en-us) (13a de decembro 2017). Alirita 14a de decembro 2017.
  8. 8,0 8,1 History of Smallpox (en-us) (25a de julio 2017). Alirita 14a de decembro 2017.
  9. 9,0 9,1 (2005) Epidemics and Pandemics: Their Impacts on Human History (angle). ABC-CLIO, p. [htt://archive.org/details/edemicsdemi0000hays/e/151 151] – 152. ISBN 978-1-85109-658-9.
  10. Koprowski, Hilary. (Januaro 1996) Microbe hunters, then and now. Medi-Ed Press. ISBN 978-0-936741-11-6.
  11. (Decembro 2011) “The eradication of smallpox--an overview of the past, present, and future”, Vaccine 29 Suppl 4, p. D7–9. doi:10.1016/j.vaccine.2011.06.080. 
  12. (2009) Smallpox : the death of a disease. Prometheus Books. ISBN 978-1-61592-230-7.
  13. Needham, Joseph. (2000) Science and Civilisation in China: Volume 6, Biology and Biological Technology, Part 6, Medicine (angle). Cambridge University Press. ISBN 978-0-521-63262-1.
  14. Silverstein, Arthur M.. (2009) A History of Immunology, 2‑a eldono, Academic Press, p. 293. ISBN 9780080919461. .
  15. Strathern, Paul. (2005) A Brief History of Medicine. London: Robinson. ISBN 978-1-84529-155-6.
  16. (Aŭgusto 2002) “Anti-vaccinationists past and present”, BMJ 325 (7361), p. 430–2. doi:10.1136/bmj.325.7361.430. 
  17. Smallpox vaccines. Alirita 27a de marto 2020.
  18. Guidotti, Tee L.. (2015) Health and Sustainability: An Introduction (angle). Oxford University Press. ISBN 978-0-19-932568-9.
  19. Roossinck, Marilyn J.. (2016) Virus: An Illustrated Guide to 101 Incredible Microbes (angle). Princeton University Press. ISBN 978-1-4008-8325-7.
  20. Harper D. "Smallpox". Online Etymology Dictionary.
  21. 21,0 21,1 (Oktobro 1997) “Smallpox: the triumph over the most terrible of the ministers of death”, Annals of Internal Medicine 127 (8 Pt 1), p. 635–42. doi:10.7326/0003-4819-127-8_Part_1-199710150-00010. 
  22. (1988) “The History of Smallpox and its Spread Around the World”, Smallpox and its eradication, History of International Public Health 6. Geneva: World Health Organization, p. 209–44. ISBN 978-92-4-156110-5.
  23. (2016) Medicine: The Definitive Illustrated History. Pengui, p. 100. ISBN 978-1-4654-5893-3.
  24. Barquet N, Domingo P (1997). «Smallpox: the triumph over the most terrible of the ministers of death». Ann. Intern. Med. 127 (8 Pt 1): 635-42. PMID 9341063.
  25. Temple, Robert K.G. (oktobro 1988). «Inventos y hallazgos de una antigua civilización». El Correo. Konsultita la 25an de novembro 2012.
  26. Qué sabemos sobre el virus de la viruela ĉe national geographic, alirita la 30an de aŭgusto 2023.
  27. Herrera Perez, Efraín. «LA CONQUISTA DE MÉXICO». UNIVERSIDAD AUTONOMA DEL ESTADO DE HIDALGO. Konsultita la 26an de februaro 2019.
  28. García Sanchez, Felipe. «VIRUELA EN LA REPUBLICA MEXICANA». Salud pública de México. Konsultita la 26an de februaro 2019.
  29. Vicente, de Carvallo y Goyeneche (1875) [1796]. «XCVIII». Descripción Histórico-Geográfica del Reino de Chile 2. pp. 310-311. Konsultita la 10an de oktobro 2016.
  30. Bueno, Cosme (1778). La inoculación de las viruelas. p. 30.
  31. (1980) “A note on the development of the bifurcated needle for smallpox vaccination”, WHO Chronicle 34 (5), p. 180–1. 
  32. (1999) “Edward Jenner's Inquiry; a bicentenary analysis”, Vaccine 17 (4), p. 301–7. doi:10.1016/S0264-410X(98)00207-2. 
  33. Bailey, Ian (1996). “Edward Jenner (1749–1823); naturalist, scientist, country doctor, benefactor to mankind”, Journal of Medical Biography 4 (1), p. 63–70. 
  34. Carlos Franco-Paredes, Lorena Lammoglia, kaj José Ignacio Santos-Preciado (2005). “The Spanish Royal Philanthropic Expedition to bring Smallpox vaccination to the New World and Asia in the 19th Century” 41 (9), p. 1285–1289. doi:10.1086/496930. 
  35. La Coruña: A progressive city, historia informaro kiel parto de la oficiala retejo de la urbo Korunjo. Alirita la 2005-03-03.
  36. McIntyre, John W.R. MB BS; kaj Houston, C. Stuart MD (1999). Medicine in Canada: Smallpox and its control in Canada. Canadian Medical Association Journal 161(12), 1543-1547. PMID 10624414.
  37. de Romo, Ana Cecilia Rodríguez (1997). Inoculation in the 1799 smallpox epidemic in Mexico: Myth or real solution?. Antilia:Spanish Journal of History of Natural Sciences and Technology.
  38. Fenner, Frank (1998). Development of the Global Smallpox Eradication Programme; publikigita en "Smallpox and Its Eradication (History of International Public Health, No. 6)" (en angla). Monda Organizo pri Sano. pp. 366-418. ISBN 92-4-156110-6. Arkivita el originalo la 15an de januaro 2011. Konsultita la 7an de novembro 2010.
  39. «30 años de la erradicación de la viruela». Arkivita el la originalo la 19an de aprilo 2012. Konsultita la 31an de decembro 2016.
  40. Thèves, C.; Biagini, P.; Crubézy, E. (Martoe 2014). «The rediscovery of smallpox» [La remalkovro de la variolo]. Clinical Microbiology and Infection (en angla) (Elsevier Inc) 20 (3): 210-218. doi:10.1111/1469-0691.12536. Konsultita la 8an de oktobro 2017.
  41. Arkivita versio de "Smallpox". who.int
  42. «25 jaroj sen variolo». Prnewswire.co.uk

Eksteraj ligiloj redakti

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Smallpox en la angla Vikipedio.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Viruela en la hispana Vikipedio.

(parte el Monato)