Bovovariolo estas infekta malsano kiu suferigas bovojn kaj estas kaŭzita de viruso. La viruso de la bovovariolo (en angla, cowpox virus, konata internacie ankaŭ laŭ la siglo CPXV) estas viruso kiu kaŭzas haŭtmalsanon, kiu montriĝas per ruĝaj blazoj kaj kiu transmisiiĝas per kontakto kun infektitaj animaloj al homoj. La viruso estas rilata kun la vakcinviruso (Vaccinia virus) kaj kun la variolviruso (Variola virus). Kiam la paciento resaniĝis, la persono estas imuna al la variolo. La malsano estis ofta ĉe melkistinoj, kiuj infektiĝis pro tuŝado de bovinmamoj.

Simptomoj de bovovariolo.

La viruso de la bovovariolo estis uzata por realigi la unuan sukcesan vakcinadon kontraŭ la variolo. La propra vorto "vakcinado", uzita por la unua fojo fare de Edward Jenner (nome angla kuracisto) en 1796, devenas de la latina radiko "vacca", kiu signifas "bovo", aŭ de la moderna latina vorto vaccinia, kiu signifas "bovovariolo". La modernaj kampanjoj de vakcinado kontraŭ la variolo estis faritaj tamen per la vakcinviruso (Vaccinia virus). Historie oni konsideris, ke ambaŭ virusoj (la vakcinviruso, Vaccinia virus, kaj la variolviruso, Variola virus) estas la sama, sed aktuale oni konsideras ilin diferencaj specioj.