Liberigo de Parizo

La Liberigo de Parizo dum la Dua Mondmilito konsistis en la enirejo de la Aliancanoj en la urbon Parizo en aŭgusto 1944. La batalo startis per insurekcio de la Franca rezistado en la urbo, al kiu tuj aliĝis elementoj de la franca 2a Kirasdivizio (kadre de la usona Tria Armeo kaj konata kiel Divizio Leclerc) kaj, malplie, de la usona 4a Divizio de Infanterio.

Triumfa parado antaŭ la Triumfa Arko.

En tiu batalo partoprenis aktive ekzilitaj hispanaj respublikanoj kaj ĉefe anarkiistoj, kaj inter la rezistantoj kaj inter la trupoj de la 2a Kirasdivizio, en elstaraj rangoj, ĝis la punkto ke la unuaj unuoj militistaj de Aliancanoj kiuj eniris en Parizon konsistis el iamaj membroj de la hispana Popola Armeo de la Respubliko. Estris tiujn Amado Granell, kiu tiam estis leŭtenanto de la franca armeo, sed iam estis majoro de Milicoj de la hispana Popola Armeo, en kiu li estis estrinta Miksan Brigadon. En fotoj videblas la nomoj de la tankoj aŭ kirasveturiloj, nome Guadalajara, Teruel, Madrid, laŭ la bataloj de la Hispana Enlanda Milito en kiuj venkis la respublika armeo. Tamen kvankam ne nur francoj, sed ankaŭ usonanoj kaj hispanoj, inter aliaj, kunlaboris por la liberigo de Parizo, post malmultaj tagoj la franca gazetaro kaj la diskursoj de Charles de Gaulle, laŭ plej pura naciismo, insistis, ke estis francoj kiuj liberigis Parizon kaj liberigas Francion.

Oni ĉirkaŭkalulas, ke de la flanko de la Aliancanoj mortis 2 500 personoj, dum la germanoj suferis 3 200 mortojn kaj 12 800 iĝis militprizonuloj.

Unu el la ĉefaj politikaj sekvoj de la Liberigo de Parizo estis la praktika malapero de la Francio de Viĉio kaj la konsidero de la Provizora Registaro de la Franca Respubliko, estrita de la generalo Charles de Gaulle, kiel heredanto de la historia legitimeco kaj de Francio kaj de la Franca Respubliko. Aliflanke, de Gaulle sukcesis iĝi la simbolo de la renaskiĝo de la nova Francio, kaj definitive estis forgesitaj la klopodoj de angl-usonanoj serĉi alian francan militiston aŭ politikiston kun kiu pritakti ties anstataŭon.

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • Aron, Robert: Histoire de la Libération de la France, 2 vol. Librairie Arthème Fayard, 1959.
  • Beevor, Antony (2009). El día D. La batalla de Normandía. Barcelona: Círculo de Lectores/Crítica. ISBN 978-84-672-3899-0.
  • Beevor, Antony; Cooper, Artemis: París. Después de la liberación: 1944-1949, Editorial Crítica, Barcelona, 3.ª edición, 2003. ISBN 84-8432-437-0
  • Sánchez Agustí, Ferran (1999), Maquis a Catalunya Cap. III: La Résistance. Espanyols en l'alliberament de París Lleida: Pagès editors ISBN 84-7935-612-X
  • Serrano, Secundino: La última gesta. Los republicanos que vencieron a Hitler (1939-1945). Ediciones El País, Barcelona 2006. ISBN 84-663-1823-2