Ermont

komunumo en la departemento Val-d'Oise de Francio

Ermont estas franca komunumo kaj pariza ĉirkaŭurbo, lokita en la departemento Val-d'Oise kaj en la regiono Francilio. Ĝi havas proksimume 28 000 loĝantojn.

Ermont
Strato en Ermont.
Strato en Ermont.
Strato en Ermont.
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Francio
Regiono Francilio
Departemento Val-d'Oise
Arondismento Pontoise
Kantono Ermont (ĉefurbo)
INSEE kodo 95219 [+]
Poŝtkodo 95120
Kodo laŭ INSEE 95219
Retpaĝaro https://www.ermont.fr/
Politiko
Urbestro S-ro Hugues Portelli
2001-2008
Demografio
Loĝantaro 27 474  (1999)
Loĝdenso 6 604 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 49° 0′ N, 2° 16′ O (mapo)48.9922222222222.2602777777778Koordinatoj: 49° 0′ N, 2° 16′ O (mapo)
Alto De 41 al 83 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 4,16 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Ermont (Val-d'Oise)
Ermont (Val-d'Oise)
DEC
Ermont
Ermont
Situo de Ermont

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ermont [+]
vdr

La nomo de la urbo devenas de la gaŭla-romia vorto Ermedon.

Geografio redakti

La komunumo situas kore de la valo de Montmorency, proksimume 15 kilometrojn nordokcidente de Parizo. Ĝi havas landlimojn kun la komunumoj Eaubonne, Sannois, Franconville, Le Plessis-Bouchard, Saint-Leu-la-Forêt kaj Saint-Prix.

Vidindaĵoj redakti

La preĝejo Saint-Flaive estis konstruita en 1886 kaj 1887, sur la loko de malaperinta mezepoka preĝejo de la 11-a jarcento, kiu fariĝis tro uzdifektita. La urbodomo estas kastelo, kiu estis starigita inter 1868 kaj 1870 : ĝi unue apartenis al la urbestro Benjamin Blanchard, kaj estis sekve akirita de la komunumo je la 30-a de julio 1932.

Ekzistas cetere muzeo de la popolaj artoj kaj tradicioj ene de la eksaj komunumaj metiejoj. La kolekto de la muzeo rememorigas la agrikulturan kaj vinokulturan estintecon de Ermont.

Partneraj urboj redakti

Inter la partneraj urboj de Ermont estas inter alie

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

 
Urbodomo de Ermont