Lampertheim

komunumo de Hesio en Germanio
Tiu ĉi artikolo ... Tiu ĉi artikolo temas pri la urbo Lampertheim en Germanio. Krome interalie ekzistas samnoma neurba komunumo ankaŭ en Alzaco, Francio, tamen ĝis nun sen vikipedia artikolo. Vidu apartigan liston.

Lampertheim [lampeathajm] estas germana urbo en la sudo de la federacia lando Hesio - inter la baden-virtembergaj urboj Mannheim kaj Heidelberg. Ĝi apartenas al la distrikto Bergstraße kaj al la administra distriktaro Darmstadt. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 32870 loĝantojn sur areo de 72,27 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 457 loĝantoj/km². La germanaj aŭtovojoj A5 kaj A67 ligas ĝin al Darmstadt kaj Frankfurto ĉe Majno norde, kaj la aŭtovojo A6 al Saarbrücken okcidente kaj Stutgarto sud-oriente.

Lampertheim
Blazono
Lampertheim (Germanio)
Lampertheim (Germanio)
DEC

Map

Flago
urbeto • urba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Hesio
Distrikto Distrikto Bergstraße
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 06206, 06256, 06241
Poŝtkodo 68623
Aŭtomobila kodo HP
Oficiala Municipokodo 06431013
Subdivido 5 urbopartoj (Stadtteile)
Politiko
Komunumestro Erich Maier
Partio de komunumestro senpartia
Adreso de la administrejo Römerstraße 102
Demografio
Loĝantaro 32870 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 49° 36′ N, 8° 28′ O (mapo)49.5941666666678.4670833333333Koordinatoj: 49° 36′ N, 8° 28′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 92 m
Areo 72 km²
Oficiala retejo https://www.lampertheim.de/
vdr

En la jaro 832 de nia erao la loĝloko unuafoje skribe menciiĝis - sub la nomo "Langobardenheim", hejmo de langobardoj.

En kastelo de la urboparto Hüttenfeld ekde post la Dua Mondmilito troviĝas la sola litov-lingva gimnazio ekster sovetia Litovio, la litova gimnazio Hüttenfeld. Multaj litovaj elmigrintoj eĉ el Usono, Kanado kaj Aŭstralio en la 1950-aj ĝis 1980-aj jaroj sendis siajn gefilojn ĉi tien. Post 1990 ĝi akceptas ankaŭ germanajn lernantojn, kaj difinas sin dulingva.

Geografio

redakti

Lampertheim apartenas al la geografia regiono "Monta Vojo", transira zono inter la mezalta montaro Odenvaldo oriente kaj la vasta ebenaĵo de la rivero Rejno, ĉizita de ampleksaj glaĉeroj dum la lasta glaciepoko, okcidente. La regiono jam en la antikva epoko de la Romia Imperio kaj despli en la eŭropa mezepoko grava trafika vojo inter sudo kaj nordo, ĉar kvankam la montoj de la mezalta montaro Odenvaldo ne estas aparte altaj, tamen eblis multege pli komforte voji en la ebenaĵo, kaj la homoj evitis la energioraban montaron la vojaĝis rande de ĝi. Multaj historiaj urbetoj kaj ankaŭ mezepokaj burgoj ĉe la unuajn montoj rande de la ebenaĵoj atestas pri la signifa historia trafiko.

Trafiko

redakti

La aŭtoŝoseoj A 5 kaj A 67 ligas ĝin al Darmstadt kaj Frankfurto ĉe Majno norde, kaj la aŭtoŝoseo A 6 al Saarbrücken okcidente kaj Stutgarto sud-oriente. Krome ankaŭ densaj trajnkonektoj ligas la urbon precipe al la proksimaj urboj Mannheim kaj Heidelberg en la najbara federacia lando Baden-Virtembergo, sed la fervoja linio "Riedbahn" ankaŭ servas regulajn trajnojn al la urbo Frankfurto ĉe Majno 66 kilometrojn norde.

Partneraj urboj

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti
 
kastelo Rennhof en la urboparto Hüttenfeld
 
la paco-fontano de la urbo