Franconville

komunumo en la departemento Val-d'Oise de Francio
(Alidirektita el Franconville (Val-d'Oise))

Franconville-la-Garenne, aŭ pli simple Franconville, estas franca komunumo kaj pariza ĉirkaŭurbo lokita en la departemento Val-d'Oise kaj en la regiono Francilio.

Franconville
Panoramo de la placo Charles de Gaulle.
Panoramo de la placo Charles de Gaulle.
Panoramo de la placo Charles de Gaulle.
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Francio
Regiono Francilio
Departemento Val-d'Oise
Arondismento Pontoise
Kantono Franconville (ĉefurbo)
INSEE kodo 95252 [+]
Poŝtkodo 95130
Kodo laŭ INSEE 95252
Retpaĝaro http://www.ville-franconville.fr/
Politiko
Urbestro S-ro Francis Delattre
2001-2008
Demografio
Loĝantaro 33 665  (1999)
Loĝdenso 5 438 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 59′ N, 2° 14′ O (mapo)48.9880555555562.2305555555556Koordinatoj: 48° 59′ N, 2° 14′ O (mapo)
Alto De 54 al 167 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 6,19 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Franconville (Val-d'Oise)
Franconville (Val-d'Oise)
DEC
Franconville
Franconville
Situo de Franconville

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Franconville (Val-d'Oise) [+]
vdr

Ĝi havas proksimume 34 000 loĝantojn, kiujn oni kutime nomigas Franconvillois. Franconville estas la ĉefurbo de unu kantono kaj situas apud Pontoise.

Blazono
Blazono

Geografio redakti

Franconville troviĝas 20 kilometrojn nordokcidente de Parizo, ene de la valo de Montmorency. En 2005, ĝi estis la kvina plej multhoma urbo de la departemento Val-d'Oise.

Historio redakti

La nomo Francorum Villa ("domo de la Frankoj") aperis en la verkoj de la abato Suger de Saint-Denis en 1137. Sed la urbo ne vere disvolviĝis antaŭ la 16-a jarcento. Dum la Franca Revolucio de 1789, Franconville (kiu tiam nomiĝis Franconville-la-Garenne) ricevis alian nomon : Franconville-la-libre.

Je la 16-a de septembro 2005, loĝanto kaj senlaboristo de Franconville gajnis pli ol 75 milionojn da eŭroj danke al la eŭropa loterio "EuroMillions", tio estas la plej granda loteria gajno en la historio de Francio.

Vidindaĵoj redakti

Ekzistas en Franconville kastelo, kiu estis akirita en 1788 de la sciencisto kaj filantropo Antoine Alexis Cadet de Vaux. Apud la kastelo etendiĝas bela pejzaĝparko kun tre variaj arbspecoj.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti