Eaubonne

komunumo en la departemento Val-d'Oise de Francio

Eaubonne [obon] estas franca komunumo kaj pariza ĉirkaŭurbo, lokita en la departemento Val-d'Oise kaj en la regiono Francilio, apud Pontoise.

Eaubonne
komunumo en Francio Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Regiono Francilio
Departemento Val-d'Oise
Arondismento Argenteuil
Kantono Ermont
INSEE kodo 95203 [+]
Poŝtkodo 95600
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 25 934  (2022) [+]
Loĝdenso 5 867 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 59′ N, 2° 17′ O (mapo)48.9913888888892.2797222222222Koordinatoj: 48° 59′ N, 2° 17′ O (mapo) [+]
Alto 54 m [+]
Areo 4,42 km² ( 442 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Eaubonne (Val-d'Oise)
Eaubonne (Val-d'Oise)
DEC
Situo de Eaubonne
Eaubonne (Francio)
Eaubonne (Francio)
DEC
Situo de Eaubonne

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Eaubonne [+]
vdr

Ĝi havas proksimume 23 000 loĝantojn, kiujn oni kutime nomigas Eaubonnais [obone].

Geografio

redakti

La komunumo situas kore de la valo de la rivereto Montmorency, proksimume 15 kilometrojn nordokcidente de Parizo. Ĝi havas landlimojn kun la komunumoj Montlignon, Saint-Gratien, Andilly, Ermont, Margency, Saint-Prix kaj Soisy-sous-Montmorency.

La urbo oficiale dividiĝas en kvin kvartalojn : Flammarion nordokcidente, Jean-Jacques Rousseau nordoriente, Mont-d'Eaubonne centre, Paul Bert sude kaj Cerisaie - Jean Macé okcidente.

 
la kastelo La Chesnaie

Vidindaĵoj

redakti

La preĝejo Sainte-Marie estas monumento, kiu datiĝas de la 12-a jarcento : ĝi inspiris interalie la pentriston Maurice Utrillo. La hotelo de Mézières estis starigita en 1762. Ĝi fariĝis la urbdomo de la vilaĝo en 1913, sekve komunuma biblioteko kaj finfine ekspoziciejo.

La kastelo La Chesnaie estas franca historia monumento, konstruita en 1766. Ĝi estas bela kastelo, kies stilo estas tipa de la reĝado de Ludoviko la 15-a. En la parko de la kastelo ekzistis domo, kie loĝis Sophie Lalive de Bellegarde, nomita s-ino d'Houdetot, kaj kie ŝi kutime gastigis la verkiston Jean-Jacques Rousseau. La domo estis detruita dum la 19-a jarcento.

Famuloj

redakti

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti