Paul Bert

Disambig.svg Por samtitola artikolo vidu la paĝon Paul Bert (Tramtransporto en Parizo).

Paul Bert (naskiĝis la 17-an de oktobro 1833(nun 1833-10-17) en Auxerre, mortis la 11-an de novembro 1886 en Hanojo) estis franca kuracisto, fiziologo kaj politikisto.

Paul Bert
Paul Bert 01.jpg
Persona informo
Naskiĝo 17-an de oktobro 1833 (1833-10-17)
en Auxerre
Morto 11-an de novembro 1886 (1886-11-11) (53-jara)
en Hanojo
Mortokialo ĥolero
Tombo Auxerre
Lingvoj franca lingvo
Ŝtataneco Francio
Alma mater Franca Politeknika Lernejo
Familio
Edz(in)o Josephine Clayton
Infano Paul Berthelot
Parencoj Antony Klobukowski
Okupo
Okupo politikisto • entomologo • universitata profesoro • kuracistoguberniestrozoologo • fiziologo • altranga rezidanto en Annamo
Information icon.svg
vdr

Lernanto de Claude Bernard, anstataŭanto de Pierre Flourens en Nacia Muzeo de Natura Historio de Parizo, li studis la fiziologion de spirado (altitudo kaj plonĝado) kaj interesiĝis pri transplantado kaj anestezio.

Elektita radikala deputito ekde 1872, dum la krizo de 1877 li estis unu el la "manifesto de 363". Li estis Ministro pri Publika Instruado kaj Kultoj de 1881 ĝis 1882. Antiklerika, li estis unu el la fondintoj de la "Senpaga, sekulara kaj deviga lernejo". Subtenante la politikon de koloniigo, li publikigis plurajn lernolibrojn juĝitaj retrospektive rasismaj. En januaro 1886, li estis nomumita altranga rezidanto en Annamo-Tonkino, Hindoĉinio, kie li mortis kelkajn monatojn poste pro ĥolero.

Vidu ankaŭRedakti