Irun (stacidomo)

(Alidirektita el Irún (stacidomo))

Irun estas fervoja stacidomo situanta en la hispana municipo Iruno en Provinco Gipusko, Eŭska Aŭtonoma Komunumo. Ĝi estas landlima stacidomo, kiu havas sian francan ekvivalenton en Hendaye. Tiucele, ĝi disponas pri trakoj kun ibera ŝpuro kaj normala ŝpuro kio ebligas la veturadon de ambaŭ trajnoj de Renfe kaj SNCF.

Irun
Originala nomo hispane Estación de Irún
france Gare d'Irun
eŭske Irungo geltokia
Stacidomo Irun
Stacidomo Irun
fervoja stacidomo • plur-ŝpura stacio • landlima stacio
Situo
Lando Hispanio Hispanio
Loko Iruno
Geografia situo 43° 20′ 22″ N, 1° 48′ 4″ U (mapo)43.339476-1.80124Koordinatoj: 43° 20′ 22″ N, 1° 48′ 4″ U (mapo)

Geografia lokigo sur la mapo : Gipusko

Irun (Gipusko)
Irun (Gipusko)
DEC
Irun
Irun
Irun

Geografia lokigo sur la mapo : Eŭska Aŭtonoma Komunumo

Irun (Eŭska Aŭtonoma Komunumo)
Irun (Eŭska Aŭtonoma Komunumo)
DEC
Irun
Irun
Irun

Geografia lokigo sur la mapo : Hispanio

Irun (Hispanio)
Irun (Hispanio)
DEC
Irun
Irun
Irun
Map
Irun
Ecoj
Kajoj 6
Historio
Malfermo 1863
Administrado kaj utiligado
Proprietulo Adif
Trafikanto Renfe, SNCF
Kodo 11600
Linioj
vdr

En 2010 ĝia trafiko estis ĉirkaŭ 210 000 pasaĝeroj (ne enkalkulante trafikon de proksimaĵoj).[1]

La fervoja komplekso estas kompletigata de grava ranĝadstacio nomata Irún Mercancías.[2]

Fervoja situacio redakti

Stacidomo Irun formas paron kun stacidomo Hendaye, situanta en distanco de ĉirkaŭ du kilometroj kaj apartigita de rivero Bidasoa. La reto de ibera ŝpuro (1 668 mm) alvenas al Irun kaj finiĝas en Hendaye, dum la reto de internacia ŝpuro (1 435 mm) alvenas al Hendaye kaj finiĝas en Irun. La sekcio inter ambaŭ stacioj havas trakojn de ambaŭ ŝpuroj.

Laŭ la franca reto, la stacidomo situas en PK (kilometra punkto) 235,063 de la linio Bordeaux-Irun. Laŭ la hispana reto, ĝi formas parton de la radia fervojlinio Madrido-Hendaye (PK 639,4) inaŭgurita en 1864.[3] Ĝi ankaŭ formis parton de la fervojlinio Irún-Elizondo fermita en 1956.

SNCF kaj Renfe Operadora havas interkonsenton, laŭ kiu la trajnoj de ĉiu kompanio transiras la landlimon ĝis la sekva stacidomo por forlasi vojaĝantojn, sed ne por repreni ilin. Tiel, trajnoj direkte al Francio komencas kaj finas la itineron en Hendaye, kaj la trajnoj direkte al Hispanio komencas kaj finas la itineron en Irun. Trajnoj, kiuj transiras la landlimon por lasi vojaĝantojn revenas malplenaj al la aliflanka stacidomo. Regionaj trajnoj ne transpaŝas la landlimon, do ne estas ebleco de interligo inter regionaj trajnoj de ambaŭ retoj.

Interkonektoj redakti

  • Euskotren: linio E2 

Bildgalerio redakti

Referencoj redakti

  1. Datenoj el la jaro 2010 ĉerpitaj el la Jarlibro de Fervojo 2011 eldonita de Fundación de los Ferrocarriles Españoles y Vía Libre
  2. Adif. Irún Mercancías. Arkivita el la originalo je 2020-02-23. Alirita 4 decembro 2013.
  3. Irún (Est) Euroferroviarios

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  • Irun en la oficiala retejo de Adif (plurlingva)