Iruno

urbo en Hispanio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Irun (stacidomo).

Iruno (en la hispana lingvo Irún, en la eŭska lingvo kaj oficiale: Irun) estas municipo de Gipusko (Eŭskio, Hispanio) havas landlimojn kun Francio. Ĝi estas la dua plej grava urbo de Gipusko post ĝia ĉefurbo, Donostio, kun pli ol 60,416 enloĝantojn (INE 2007).

Iruno
Urbodomo de Iruno. 2006
Urbodomo de Iruno. 2006
Urbodomo de Iruno. 2006
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 20300–20305
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 62 920  (2023) [+]
Loĝdenso 1 470 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 43° 20′ N, 1° 47′ U (mapo)43.337806-1.788806Koordinatoj: 43° 20′ N, 1° 47′ U (mapo) [+]
Alto 20 m [+]
Areo 42,8 km² (4 280 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Iruno (Gipusko)
Iruno (Gipusko)
DEC
Iruno
Iruno
Situo de Iruno
Iruno (Hispanio)
Iruno (Hispanio)
DEC
Iruno
Iruno
Situo de Iruno

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Irun [+]
vdr

Etimologio de la nomo redakti

En 1992 estis trovitaj gravaj arkeologiaj restaĵoj en Iruno kiuj povus konfirmi ke Iruno estis la urbo nomata OiassoEaso, kiun la romiaj geografiistoj situis ĉe la marbordo de la eŭska teritorio kaj kies ekzakta situo kaŭzis kontraŭdirojn dum la lastaj jarcentoj (la vorto "easonense" uzata por distingi la loĝantojn de Donostio precize baziĝas sur la supozado ke tiu urbo estis la romia Oiasso).

La etimologia nomo de la urbo "Iruno" havas rilatojn kun la eŭska nomo de la urbo Pamplono (Iruña) kaj de la samnoma alava municipo Iruña de Oca. Kurioze, la tri menciitaj vilaĝoj, Iruno en Gipusko, Pamplono en Navaro kaj Iruña de Oca en Alavo eble estis la tri plej gravaj urbaj loĝejoj ĉe la norda regiono de Eŭskio kaj Navaro. Ĉiu urbo havis sian propran latinan nomon; Easo, Pompaelo kaj Veleia, sed en la loka lingvo ĉiu urbo havis sian apartan nomon. Tiu ĉi nomo eble venas de la eŭska vorto (h)iri (urbo) kaj dua elemento kiu ankoraŭ ne estas tute klara, estas la vorto on (bona): la bona urbo (kelkaj etimologoj parolas pri la granda urbo) Dum la paso de la tempo, Pamplono konservis la memoron pri ĝia antikveco kaj duobla tradicio pri ĝia nomo; Iruno konvertiĝis en vilaĝeto sen memoro pri ĝiaj romiaj originoj kaj Veleia-Iruña estis abandonita kaj malaperis kiel vilaĝo.

Historio redakti

Ne estas sciate kiuj estis la praloĝantoj, kvankam ekzistas spuroj pri romia okupado. Dum la lastaj jaroj estis realigitaj kelkaj esploradoj en kiuj estis elterigitaj evidentaĵojn pri la romia okupado en la placeto de la "Preĝejo del Juncal", en la Ermitejo de Sankta Heleno kaj en la minejoj de Arditurri en Peñas de Aya. En tiuj ĉi lokoj estis trovitaj keramikaĵoj, vitroj, moneroj i. a. Tiuj ĉi trovitaĵoj supozigas ke Iruno estis la eŭska urbo nomata "Easo" aŭ "Oiasso" kiun la grek-latinaj geografiistoj situis ĉe la marbordo de la eŭska teritorio, kiu estis la grava romia haveno en Atlantiko, kune kun Bordozo kaj Londono.

Ekonomio redakti

La ekonomio forte baziĝas sur la sektoro pri servoj kaj aktivecoj rilate al transportado, komerco kaj la landlimo. En 1841 la hispanaj doganoj estis translokitaj al la rivero Bidasoa en Iruno, kiuj antaŭe estis en la interno de la eŭsko-nafaraj provincoj. Ekde la duono de la 19-a jarcento, la urbo Iruno kreskas je la ritmo de la pligrandiĝantaj komercaj interŝanĝoj inter Hispanio kaj Francio pere de siaj landlimoj, la doganaj aktivecoj kaj la translandlima komercado. La alveno de la fervojo al Iruno 1864 konvertis ĝin en la fina trajnstacio de la hispana fervoja sistemo kaj grava akso je komunikado kun Eŭropo. La fervojaj infrastrukturoj estas tre gravaj en Iruno. Doganistoj, fervojistoj kaj landlimaj policistoj estas la plej tradiciaj kaj ĉefaj laborpostenoj de la irunanoj.

Post la vigliĝo de la Schengen-Traktato komence de la 1990-aj jaroj kun la malfermado de eŭropa spaco por la libera transirado de personoj kaj varoj ene de la Eŭropa Unio, estis granda bato por la iruna ekonomio. La malfermado de landlimoj enorme reduktis la doganajn burokrataĵojn, kio devigis fermi multnombrajn doganajn oficejojn kaj la loka ekonomio suferis gravan retroiron dum la 1990-aj jaroj.

Tamen, la malfermado de landlimoj post iom da tempo, favore malbremsis la lokan ekonomion, ĉar estis potencigita la var-transportado tra la ŝoseoj kaj la translandlima komercado.

Demografio redakti

Demografia evoluo de Iruno laŭ la nacia Statistika Instituto de Hispanio
1800 1900 1910 1920 1930 1940 1950 1960 1970 1981 1991 2000 2007
1,180 9,912 12,120 14,161 17,670 14,368 19,956 29,814 45,060 53,445 53,276 56,486 60,416

Monumentoj redakti

Religiaj monumentoj redakti

  • Preĝejo de Nia Sinjorino del Juncal: iruna paroka preĝejo konstruita inter 1508 kaj 1606 sur antaŭa templo.
  • Ermitejo de Sankta Marcialo: Ermitejo konstruita por memorigi la Batalon de Sankta Marcialo en 1522. Estis rekonstruita en 1804. Ĝi situas en la monto Sankta Marcialo fore de la urbo.
  • Ermitejo de Sankta Heleno: la ermitejo venas de la 14-a jarcento, kvankam en ĝia interno estis trovita arkeologiaj restaĵoj de romia templo el la 1-a jarcento. Nuntempe ĝi gastas arkeologian muzeon en ĝia interno. Ĝi situas sude de la historia urbocentro.

Muzeoj redakti

Gastronomio redakti

La gastronomio de Iruno estas ĝenerale tre simila al la tuta eŭska gastronomio kun iom da influado de la franca kaj navara kuirarto. Ĝi havas multnombrajn restoraciojn, rostejojn, pomvinejojn...

Festoj redakti

La festoj de la urbo estas la "Tradiciaj festoj de Sankta Petro kaj Sankta Marcialo", populare konataj kiel Sanmarciales, kiuj estas festataj fine de junio. La aktiveco plej grava en tiuj festoj estas Alarde de San Marcial, kiu allogas turistojn kaj enlandaj kaj eksterlandaj kaj estas celebrtata la 30-an de junio.

Tago de Sankta Marko redakti

Dum la festo de Sankta Marko evangeliisto tradicie la baptopatrinoj donacas al siaj baptofilojn biskviton nomata "opila". La biskvito estas benata en la preĝejo kaj poste oni promenas al la montaro kie ĝi estas manĝata.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti