Das Boot (IPA: [das boːt] en germana) estas germana filmo de 1981, reĝisorita de Wolfgang Petersen, bazita sur la romano samnoma de Lothar-Günther Buchheim. Protagonizita de Jürgen Prochnow, Herbert Grönemeyer, Klaus Wennemann en la ĉefaj roloj komence de longa aktorlisto.

Das Boot
filmo
Originala titolo Das Boot
Originala lingvo germana lingvo
Kina aperdato 17 sep. 1981, 10 feb. 1982, 1981
Ĝenro filma dramo, filmo bazita sur romano, historifilmo, milita filmo, submarine film
Kameraado Jost Vacano
Reĝisoro(j) Wolfgang Petersen
Produktisto(j) Günter Rohrbach
Scenaro Wolfgang Petersen
Filmita en Norda Maro • La Pallice • Bodensee • Grünwald • Atlantiko
Loko de rakonto La Rochelle
Muziko de Klaus Doldinger
Rolantoj Jürgen Prochnow • Klaus Wennemann • Herbert Grönemeyer • Hubertus Bengsch • Uwe Ochsenknecht • Sky du Mont • Heinz Hoenig • Martin Semmelrogge • Otto Sander • Ralf Richter • Rita Cadillac • Bernd Tauber • Erwin Leder • Jan Fedder • Oliver Stritzel • Martin May • Günter Lamprecht • Joachim Bernhard • Claude-Oliver Rudolph • Konrad Becker
Produktinta firmao Bavaria Film 
Producers Sales Organization
IMDb
vdr

Ĝi ricevis diversajn premiojn kiaj la Bayerischer Filmpreis de 1981, la Deutscher Schallplattenpreis de 1982, la Goldene Leinwand 1982, la Deutscher Filmpreis de 1982, la Goldene Kamera de 1985, la Goldene Kamera de 2007 kaj la Motion Picture Sound Editors (Usono) de 1983.

La temo estas la malfacila vivo de militistoj en germana submarŝipo kun bazo en La Rochelle dum la Dua Mondmilito. Krome ili konstatas la terurajn rezultojn ĉe britaj maristoj de ĵus vrakita ŝipo fare de ili mem. Poste ili preteriras Hispanion kiu teorie estas nemilitanta lando. La submarŝipo suferas atakojn kaj ĉe la Ĝibraltara Markolo kaj ĉe La Rochelle.

Aktoraro redakti

  • Jürgen Prochnow ... Kapitano
  • Herbert Grönemeyer ... Leŭtenanto Werner, militkorespondanto
  • Klaus Wennemann ... Ĉefinĝeniero
  • Hubertus Bengsch ... 1a Leŭtenanto
  • Martin Semmelrogge ... 2a Leŭtenanto
  • Bernd Tauber ... Kriechbaum
  • Erwin Leder ... Johann
  • Martin May ... Ullman
  • Heinz Hoenig ... Hinrich
  • Uwe Ochsenknecht ... Estro Bosun

Kritiko redakti

Ĝi estis unu el plej kostaj filmoj en la historio de la germana kinarto kaj estas ofte laŭdata pro sia realismo.

Eksteraj ligiloj redakti