Angoulême
Angoulême (aŭ esperante Angulemo [agulem]) estas mezgranda franca komunumo kaj urbo (ĉ. 43.000 loĝantoj, kiu situas sudokcidente de Francio. Ĝi estas la prefektejo de la departemento Charente, sed ankaŭ la ĉefurbo de la regiono Nova Akvitanio.
Angoulême | |||
---|---|---|---|
Panoramo ekde la fortikaĵo de Beaulieu
| |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Statuso | Urbo | ||
Lando | Francio | ||
Regiono | Nova Akvitanio | ||
Departemento | Charente (prefektejo) | ||
Arondismento | Angoulême (ĉefurbo) | ||
Kantono | Ĉefurbo de 3 kantonoj | ||
INSEE kodo | 16015 [+] | ||
Poŝtkodo | 16000 | ||
Kodo laŭ INSEE | 16015 | ||
Retpaĝaro | http://www.angouleme.fr/ | ||
Politiko | |||
Urbestro | S-ro Philippe Lavaud 2001-2008 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 43 112 (2008) | ||
Loĝdenso | 1 973 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 45° 39′ N, 0° 10′ O45.6494444444440.15944444444443Koordinatoj: 45° 39′ N, 0° 10′ O | ||
Alto | De 27 al 130 m | ||
Areo | 21,85 km² | ||
Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
GeografioRedakti
HeraldikoRedakti
"El lazuro kun urba pordego flankigita de du turoj el argento, masonita el sablo, surigita de lilio el oro, tiu lasta surigita de reĝa krono el la sama." |
VidindaĵojRedakti
Vidu ankaŭ : Katedralo de Angoulême
Angoulême dividiĝas en du partojn. La "alta urbo", ĉirkaŭita de malnovaj remparoj, estas konstruita sur altaĵo, proksimume je 70 metroj pli alta ol la valo. Norde de tiu altaĵo oni trovas la "malnovan urbon", kie la mallarĝaj stratoj estis bele riparitaj. Sude, la vastaj vojoj havas, ambaŭflanke, nobelecajn fasadojn ekzistantajn depost la 19-a jarcento.
Oriente estas la komerca kvartalo. Sur "montplataĵo" situas la ĉefaj monumentoj : urbodomo, katedralo Sankta-Petro, juĝejo, prefektejo, urba muzeo, k.t.p. De la promenejo laŭirante la remparojn oni ekvidas vastegan panoramon.
La Angulema Internacia Komiksa Festivalo (en franca: Festival international de la bande dessinée d'Angoulême) estas la dua plej granda komiksa festivalo en Eŭropo kaj la tria plej granda en la mondo. Ĝi okazis ĉiun jaron ekde 1974 en Angulemo en la monato Januaro.