Margareta de Navaro

Margareta de Navaro (naskiĝinta la 11-an de aprilo 1492 en Angoulême, mortinta la 21-an de decembro 1549 ĉe Kastelo Orthez en Bigorre) estis franca verkistino kaj (progeedza) reĝino de Navaro.

Margareta de Navaro
reĝedzino de Navaro
Marguerite d'Angoulême by Jean Clouet.jpg
Coat of Arms of Marguerite of Angouleme, Queen Consort of Navarre.svg
Persona informo
Marguerite de Valois-Angoulême
Naskonomo Marguerite de Valois-Angoulême
Naskiĝo 11-an de aprilo 1492 (1492-04-11)
en Angoulême
Morto 21-an de decembro 1549 (1549-12-21) (57-jara)
en Odos
Tombo Lescar Cathedral [#]
Religio Kalvinismo [#]
Lingvoj francalatinaitalahispana [#]
Ŝtataneco Francio [#]
Subskribo Margareta de Navaro
Familio
Dinastio Dinastio de Valois [#]
Patro Karolo de Valois, grafo de Angoulême [#]
Patrino Louise of Savoy [#]
Gefratoj Jeanne d'Angoulême • Francisko la 1-a de Francio [#]
Edz(in)o Henriko la 2-a de Navaro • Karolo la 4-a, duko de Alençon [#]
Infanoj Johana la 3-a de Navaro • Johano de Navaro [#]
Profesio
Okupo verkisto • poeto • salonestrino • dramaturgoreĝo [#]
Laborkampo poezioFranclingva literaturo [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Marguerite d'Angoulême

VivoRedakti

La filino de Karolo de Orléans (1459-1496) kaj fratino de la reĝo Francisko la 1-a estis surkortege bonege edukita. Ŝi edziniĝis en la 1.12.1509 al Karolo de Valois, duko de Alençon. Post ties morto en 1525 ŝi vizitis la malliberigitan fraton en Madrido kaj denove edziniĝis al Henriko la 2-a, reĝo de de la Reĝlando de Navaro.

Margareta subtenis kaj protektis poetojn kaj artistojn. Ŝi interesiĝis pri protestantismo, kion atestas ankaŭ ŝia skribitaĵo »Miroir de l'âme de la pécheresse« (Alençon 1531) kaj kiel eble plej malhelpis la persekuton de la protestantoj francaj. Tamen ŝi ne konvertiĝis.

Verkista agadoRedakti

Ŝi postlasis multe da skribaĵoj en prozo kaj en versoj, kiuj atestas lertecon stilan kaj leĝerecon ankaŭ - kvankam ŝia propra vivo estis senmakula. Menciindas inter ili la jenaj: »Heptaméron des nouvelles« (Par. 1559); kolekto da rakontoj laŭ la maniero de Boccaccio, unue en 1558 sub la titolo: »Les amants fortunés«; »Marguerites de la Marguerite des princesses« (Lyon 1547, Par. 1554), antologio de poemoj kaj dramoj publikita fare de la servisto Jean de la Haye. Génin eldonis komisiite de la registaro ŝiajn leterojn (Par. 1841–42, 2 vol.).

FontoRedakti

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 13. Leipzig 1908, S. 279, kio kio legeblas tie ĉi interrete.

Eksteraj ligilojRedakti