Georges Valmier

Georges VALMIER (11a de aprilo 1885 – 25a de marto 1937) estis franca pentristo. Lia laboro kongruis kun la grandaj movadoj de la historio de la moderna pentrarto, dekomence ĉe Impresionismo en siaj fruaj jaroj, poste Kubismo kiun li malkovris kiam li estis ĉirkaŭ 25-jaraĝa, kaj finfine Abstraktismo el 1921. Li ankaŭ desegnis scenarojn kaj vestojn por teatro kaj baleto, kaj modelojn por fabrikaĵoj, tapetoj kaj aliaj objektoj. Liaj olepentraĵoj ne superis 300, ĉar Valmier mortis frue estante 51-jaraĝa. Liaj pentraĵoj estis la kulmino de multaj preparaj desegnoj en guaŝo, multaj versioj el kiuj estas verkoj per si mem kaj montras sian emon al koloroj kaj al rimarkinde inventemaj formoj. Valmier estis ankaŭ muzikisto, li ludis verkojn de Debussy, Ravel, Fauré, kaj Satie en gravaj koncertoj kaj en preĝejoj, kaj havis fortan influon super la kariero de André Jolivet.

Georges Valmier
Persona informo
Naskiĝo 11-an de aprilo 1885 (1885-04-11)
en Angoulême
Morto 25-an de marto 1937 (1937-03-25) (51-jara)
en Montmartre
Loĝloko Angoulême
Ŝtataneco Francio
Alma mater School of Fine Arts
Okupo
Okupo pentristo
Information icon.svg
vdr

Vivo kaj verkaroRedakti

Georges Valmier naskiĝis en Angulemo la 11an de aprilo 1885. Li translokiĝis kun sia familoo al Montmartre en 1890, kaj eniris al medio de klino al artoj, kiel muziko kaj pentrarto.

Valmier plenumis la militservon dum 1904-1905, kaj reveninte, li malkovris la verkaron de Cézanne en ekspozicio de la "Salon d'Automne" en 1907. Li eniris en la "Ecole des Beaux-Arts", kie li trejniĝis kun Luc-Olivier Merson ĝis 1909. Li edziĝis al Jeanne Bliss Pessina en 1908; ilia filino Martha naskiĝis en 1912. Li estis rekrutita en militistaro en 1914 kaj sendita al servo en Toul, kie li interkonatiĝis kun Albert Gleizes, Paul Colin kaj la komponisto Florent Schmitt.[1]

 
Georges Valmier, 1914-15, Portreto de Komandanto Lambert, guaŝi kaj akvarelo sur krajono, 63.2 x 50.8 cm, Fondaĵo Triton, Nederlando.
 
Georges Valmier, Galerie de L’Effort Moderne, Januaro 1921.

Reveninta al Montmartre en 1918, Valmier renkontiĝis kun Léonce Rosenberg, kiu tuj agnoskis la altan kvaliton de lia laboro kaj ekkontraktis kun li. Rosenberg organizis soloan ekspozicion por Valmier en 1921 en sia Galerie de L'Effort Moderne. El 1923 ĝis 1927, kun la patroneco de Rosenberg, liaj verkoj estis regule publikigitaj en la Bulletin de L'Effort moderne. En 1928, Rosenberg konfidis al li la dekoradon de la vesperĉambro de sia apartamento en la rue de Longchamp en Parizo, kiu estas hejmo ankaŭ de ilia arta kolekto.

La komenco de la 1930-aj jaroj markis la finan transiron de Valmier al abstraktismo. Li estis frua membro de la grupo Abstraction-Création, kun Jean Arp, Albert Gleizes, Jean Helion, František Kupka, Leon Tutundjian kaj Georges Vantongerloo, same kiel kun la hungara pentristo Alfred Reth, kun kiu li kunkreis verkojn titolitajn Formoj en la spaco.

En 1936, Valmier eklaboris por tri monumentaj verkoj por la dekorado de la teatro de la Palaco de fervojoj por la Internacia Ekspozicio de Artoj kaj Teknikoj okazonta en Parizo en 1937.

Valmier suferis malsanon ekde 1932, kaj mortis en la 25a de marto 1937 en Montmartre.

GalerioRedakti

NotojRedakti

  1. Peter Brooke, Albert Gleizes: For and Against the Twentieth Century, Yale University Press, 2001, (ISBN 0300089643)

BibliografioRedakti

  • Denise Bazetoux, Catalogue Raisonné de l'œuvre de Georges Valmier, Noema, 1993.
  • Albert Lévy (Eld.), Collection Décors et couleurs (Album No. 1 de G. Valmier)