Angoulême

(Alidirektita el Angulemo)
Disambig.svg Por samtitola artikolo vidu la paĝon Angoulême (stacidomo).

Angoulême (aŭ esperante Angulemo [ɑ̃ɡulɛːm]) estas mezgranda franca komunumo kaj urbo (ĉ. 100 000 loĝantoj, kiu situas sudokcidente de Francio. Ĝi estas la prefektejo de la departemento Charente, sed ankaŭ la ĉefurbo de la regiono Nova Akvitanio.

Angoulême
Panoramo ekde la fortikaĵo de Beaulieu
Panoramo ekde la fortikaĵo de Beaulieu

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Urbo
Lando Francio
Regiono Nova Akvitanio
Departemento Charente
(prefektejo)
Arondismento Angoulême
(ĉefurbo)
Kantono Ĉefurbo de 3 kantonoj
INSEE kodo 16015 [+]
Poŝtkodo 16000 [+]
Retpaĝaro http://www.angouleme.fr/
Politiko
Urbestro S-ro Xavier Bonnefont
2020-2026
Demografio
Loĝantaro 109 055  (2017)
Loĝdenso 1 895 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 45° 39′ N, 0° 10′ O (mapo)45.6494444444440.15944444444443Koordinatoj: 45° 39′ N, 0° 10′ O (mapo)
Alto De 27 al 130 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 21,85 km² (2 185 ha) [+]
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Situo de Angoulême

Map

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Angoulême [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

GeografioRedakti

Angoulême situas je la trafo de la riveroj Charente, Anguienne kaj Touvre.

HeraldikoRedakti

"El lazuro kun urba pordego flankigita de du turoj el argento, masonita el sablo, surigita de lilio el oro, tiu lasta surigita de reĝa krono el la sama."

VidindaĵojRedakti

Angoulême dividiĝas en du partojn. La "alta urbo", ĉirkaŭita de malnovaj remparoj, estas konstruita sur altaĵo, proksimume je 70 metroj pli alta ol la valo. Norde de tiu altaĵo oni trovas la "malnovan urbon", kie la mallarĝaj stratoj estis bele riparitaj. Sude, la vastaj vojoj havas, ambaŭflanke, nobelecajn fasadojn ekzistantajn depost la 19-a jarcento.

Oriente estas la komerca kvartalo. Sur "montplataĵo" situas la ĉefaj monumentoj : urbodomo, katedralo Sankta-Petro, juĝejo, prefektejo, urba muzeo, k.t.p. De la promenejo laŭirante la remparojn oni ekvidas vastegan panoramon.

La Angulema Internacia Komiksa Festivalo (en franca: Festival international de la bande dessinée d'Angoulême) estas la dua plej granda komiksa festivalo en Eŭropo kaj la tria plej granda en la mondo. Ĝi okazis ĉiun jaron ekde 1974 en Angulemo en la monato Januaro.

GravulojRedakti

EsperantistojRedakti

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti