Malfermi la ĉefan menuon

František Kupka (naskiĝis la 23-an de septembro 1871 en Opočno — mortis la 24-an de junio 1957, Puteaux, Francio) estis ĉeĥa pentristo kaj grafikisto de la tutmonda signifo, unu el la fondintoj de la moderna abstrakta pentroarto. Plejparton de sia vivo li travivis en Francio.

František Kupka
František Kupka, 1928
František Kupka, 1928
Persona informo
Naskiĝo 23-an de septembro 1871 (1871-09-23)
en Opočno
Morto 24-an de junio 1957 (1957-06-24) (85-jara)
en Puteaux
Tombo Crématorium-columbarium du Père-Lachaise
Lingvoj ĉeĥa lingvo
Ŝtataneco ĈeĥoslovakioAŭstrio-Hungario
Alma mater Academy of Fine Arts, Prague • Akademio de Belartoj de Vieno
Profesio
Profesio pentristo • grafikisto • universitata profesoro
Verkoj The Cathedral
Q17492615
Q17493631
Q61527365
v  d  r
Information icon.svg

Lia rilato al muziko kontribuis al ekesto de la nova figurarta tendenco - orfeismo, proksimiganta pentroarton al aliaj artoj (muziko, poezio). Li elstaris ankaŭ kiel grafikisto kaj libroilustristo.

LiteraturoRedakti

  • František Kupka ze sbírky Jana a Medy Mládkových. Praha, Muzeum Kampa 2007. 392 p. ISBN: 80-239-6946-3
  • JAKLOVÁ, Lenka (ed.): Kupka - Čech, Francouz, Evropan. Hradec Králové 2009.
  • WALDES, Jiří kaj kol.: Kupka – Waldes Malíř a jeho sběratel. Petr Meissner, Praha 1999.

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti