Limoĝa lingvo
La limoĝa lingvo estas okcitana dialekto parolata en la nordo de Okcitanio, principe en Limoĝio, en Ĉarento (oriente de Angulemo) kaj en Dordogne. Laŭ dialekta vidpunkto la limoĝa estas norda dialekto de la okcitana. Ankaŭ la dialekto el Aŭvernjo estas norda dialekto de la okcitana, pli proksima al la limoĝa ol la langvedoka (aŭ normiga okcitana).
