Babilemo sen limoj

Babilemo sen limoj estas modesta bulteno por ligi la esperanto-movadon en la franca regiono Limoĝio (Limousin), nome ĉirkaŭ la urbo Limoges. Ĝi aperas kvarfoje jare kaj sur la titolpaĝo troviĝas indiko pri la koncerna sezono (vintro, printempo, somero, aŭtuno). La 50-a numero aperis en aŭtuno 2004.

tipa aspekto de la kovrilpaĝo

La bulteno estas produktata kaj dissendata de la esperantistino Isabelle Jacob, kiu loĝas en la bieno Pomarbo en St. Brice sur Vienne en la proksimeco de Limoges. La enhavo de la bulteno estas parte informoj pri la Esperanto-vivo kaj kulturo, plej ofte fotokopiata de aliaj fontoj (informiloj, varbfolioj ktp.), parte estas kopioj gazeteltranĉoj, kiuj dokumentas la aktivecon de la esperantistoj en la regiono. Ofte estas kantoj aŭ paĝoj por infanoj.

Babilemo sen limoj respegulas la rolon de Pomarbo kiel komunikejo de internacia signifo. Ekzistas kontaktoj al diversaj landoj kaj sufiĉe ofte estas gastoj.

Dum la lastaj jaroj la kovrilpaĝo, kiu estis kreita de Roland Sabatier, ĉiam estas la sama, sed la koloro de la papero diferas de numero al numero. La kovrilo montras la faman stacidomon (Limoges-Bénédictins) de Limoges, kiu troviĝas apud grava nord-suda fervoja linio.

Babilemo sen limoj havas la kodon ISSN 1162-1484 kaj la eldonkvanto estas 100 ekzempleroj. Informoj kovras kaj la aktivecon de la nacia Esperanto-Asocio de Francio Espéranto-France kaj la aktivecojn de SAT-Amikaro aŭ aliaj organizoj.

Ekde la numero 36 estas indikitaj ĉiam la kontaktadresoj en la apudaj departementoj Corrèze (19) kaj Creuse (23) krom Haute-Vienne (87), el kiuj konsistas Limousin.