Malfermi la ĉefan menuon

Laura MARKS (1845-1911) estis la dua filino de Karl kaj Jenny Markso. Ŝi edziĝis al Paul Lafargue en 1868. Iliaj tri infanoj mortis en frua aĝo, kaj ŝi ekde tiam dediĉis sin ĉefe al politika aktivado en la franca laborista movado. Ŝi interalie tradukis franclingven la Manifeston de la Komunista partio de sia patro kaj Friedrich Engels. Ankoraŭ mense kaj korpe sana, ŝi memmortigis sin kun sia edzo la 26an de novembro 1911, en Draveil (Dravejo), pariza regiono, por ne suferi la kadukiĝon de maljuneco. Ĉe ilia entombigo parolis interalie Jean Jaurès kaj Lenino.

Laura Marx
Laura Marx.jpg
Personaj informoj
Naskiĝo 26-an de septembro 1845 (1845-09-26)
en Bruselo
Morto 25-an de novembro 1911 (1911-11-25) (66-jara)
en Draveil
Kaŭzo de morto veneno
Tombo Tombejo Père-Lachaise
Ŝtataneco Germanio
Profesio militant, tradukisto, verkisto
Lingvoj franca lingvo
Familianoj
Edz(in)o Paul Lafargue
Patro Karl Marx
Patrino Jenny Marx
Frat(in)oj Eleanor Marx, Jenny Longuet
v  d  r
Information icon.svg

Eksteraj ligilojRedakti