Francisco Schaden

brazila esperantisto

Francisco Serafim Guilherme SCHADEN, origine germane Franz Seraphim Wilhelm Schaden, estas germandevena brazila esperantisto, patro de Egon Schaden. Li unue estis volapukisto, post pasis al Esperanto eble antaŭ alveni Brazilon ĉirkaŭ 1910 kiel kvazaŭsklavo al São Bonifácio.

Francisco Schaden
Persona informo
Naskiĝo 19-an de februaro 1891 (1891-02-19)
en Leipzig
Morto 26-an de decembro 1957 (1957-12-26) (66-jaraĝa)
en São Bonifácio
Lingvoj Esperantogermanabrazilportugala
Ŝtataneco Brazilo
Familio
Infano Egon Schaden
Okupo
Okupo esperantisto • etnologo
vdr

Li estis instruisto kaj verkis pri la vivo de germanoj en sudo de Brazilo kaj multaj verkoj de antropologio kaj lingvistiko. Li registris unue specimenojn de kainganga lingvo, parolata de lokaj indiĝenoj. Li ankaŭ studis la etnojn mimbiaoj, ŝoklengoj, kaingangoj kaj aliaj de sia regiono.

En São Bonifácio estas muzeo kun lia nomo.

Verkoj redakti

  • SCHADEN, Francisco. “Notas sobre a Colônia Vargem Grande”. In: Revista Atualidades, Florianópolis, números 6, 7, 8, 9, 10/11 e 12 de 1947.
  • SCHADEN, Francisco S. G. A pacificação e a aculturação dos Xokléng. Rev. de Antropologia, São Paulo : USP, v. 1, n. 2, p. 136-9, 1953.
  • SCHADEN, Francisco. 1972. "Xokléng e Kaingáng (notas para um estudo comparativo)". Em Homem, cultura e sociedade no Brasil (Egon Schaden, org.).