Ŝoklengoj

etno en Brazilo
2 020

La ŝoklengoj (portugale xokleng (prononcata [ʃoˈklɛ̃ŋ]), xoclengues, laklañobotocudos) estas brazila indiĝena grupo kiu loĝas en la indiĝenaj areoj Ibirama-La Klãnõ, Postos Velhos, Rios dos Pardos kaj en la municipo Porto União (ŝoklenge Quati), en la subŝtato Sankta Katarino en suda Brazilo.

Ŝoklengoj
Indiĝenaj popolojetno
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)
Ĵeaj lingvoj
vdr

Lia spuroj estas fortaj en la urbo Porto União, tra arkeologiaj restaĵoj, kiel pecoj de ceramiko kaj pecoj de sagoj trovitaj proksime de riveroj en la urbodistrikto Santa Cruz do Timbó. Iliaj kontaktoj kun la unuaj eŭropaj loĝantoj de la regiono estas registritaj tra fotoj kaj legendoj.

Pluraj subgrupoj de la ŝoklengoj estis ekstermitaj en la procezo de eŭropa okupado de la valo de la rivero Itajaí, sed indiĝenoj batalis cele al pretervivo. Laŭ la Nacia Prisana Fondaĵo, en 2010 ekzistis proksimume 1853 indianoj de tiu grupo.

Komence de la 20-a jarcento, interalie la germandevena esperantisto Francisco Schaden alveninta al Brazilo esploris kaj verkis pri ili.

Konfliktoj kun la italoj redakti

En la suda regiono de Brazilo, okazis perfortaj konfliktoj inter italaj enmigrintoj kaj indiĝenaj popoloj. Kvankam la brazila registaro asertis ke ĝi estis alportanta eŭropajn enmigrintojn por plenigi "demografiajn breĉojn" (do por loĝigi antaŭe neloĝatajn areojn), fakte tiuj teroj estis okupitaj de indiĝenoj. En la sudo de Sankta Katarino, kie aparte italoj okupis la regionon, forigis la originan vegetaĵaron kaj ekuzis la teron agrikulture, estis ŝoklengoj kiuj ekbatalis, protektate de la arbaro. Venĝe pro la invado de siaj landoj, la indianoj komencis ataki la italajn koloniojn, fakto kiu estis uzita de enmigrintoj por krei la ideon ke la indianoj estis nekapablaj akiri civilizon, pravigante la celon neniigi la indiĝenan loĝantaron.