Esperanto-movado en Sankta Katarino

La unuaj informoj pri Esperanto en la ŝtato “Santa Catarina” estas el la unua jardeko de la 20-a jarcento, ĉirkaŭ la jaro 1905. Tiam la Ŝtato ankoraŭ ne havis pli ol 400 mil loĝantojn kaj la mezlerneja instruo ankoraŭ ne funkciis plene.

Kronologiaj periodoj – Post unu jarcento de Esperanto en “Santa Catarina”, oni rimarkas tri periodojn en ĝia disvolviĝo:



Frua Periodo 1907-1940: Starigo redakti

La periodo de starigo de la ideo de Esperanto en la suda Brazilo rilatas al la enmigrintoj de la centra Eŭropo. Tamen, ĝi antaŭlonge ricevis apogon de la aliaj reprezentantoj de la nacia kulturo.

Pro tio, ke la enmigrintoj establis lernejojn, elementajn kaj mezgradajn, kelkaj instruistoj konis la Lingvon Internacian. Oni memoru, ke la lernejoj ofte dependis de la religiaj ordenoj, ĉefe de Franciskanoj kaj Jezuitoj, inkluzive tiuj de la germana tradicio. Estis ankaŭ interrilato de Rio Grande do Sul kaj Santa Catarina.

Francisco Schaden meritas apartan rimarkon. Li venis el Germanio, antaŭ 1910, en la germanan kolonion de São Bonifácio (kiu nuntempe estas sendependa municipo sed tiam ankoraŭ apartenis al Palhoça) apud Florianópolis.

Ankaŭ prestiĝa estis la agado de José Artur Boiteux. Boiteux deĵoris por Esperanto kaj en 1906 atingis permeson por uzado uzon por la nacia telegrafo.

Unu el unuaj aliĝintoj de Esperanto en Santa Catarina estis Benjamin Camozato kiu poste transloĝiĝis al Porto Alegre. Dank’al Camozato, fondiĝis en Lajes en aŭgusto 1907 la “Societa Sankta Katerino”. La propagando estis intensa. Tiu societo eble estis la unua centro esperantista en la subŝtato.

La plej entuziasma esperantisto de Florianópolis en tiu epoko estis Irineu Armando Livramento, kiu iniciatis, la 26-an de aprilo 1912, la unuan grupon de la ĉefurbo. Liaj kolegoj estis la fama Haroldo Calado kaj alia gazetisto, Augusto Montenegro. En tiu grupo elstaris Wenceslau Golveia, kiu estis la tiama direktoro de la Normala Lernejo.

Nuno Baena vizitis tiun grupon en 1913. En 1918 Baena fondis la duan grupon en Florianópolis, post diskurso en la nacia kongreso. Tiu grupo ricevis la nomon “Studejo” kaj ĝia naskiĝo estis salutata de orkestro, antaŭ kaj post la kunsido.

De 1913 ĝis 1917, en Araranguá, Abílio F. Gomes kondukis malgrandan kurson de Esperanto.

Manoel dos Santos Lostada, en Florianópolis, tre estimata persono, estis entuziasma propagandisto. Li forpasis la 20-an de Oktobro 1923 kaj “fordonis sian socian situon kaj sian klerecon al la dispono de Esperanto”. Kiel direktoro de “Liceu de Artes e Ofícios” kondukis plurajn kursojn de Esperanto. Li esperantigis la poligrafon de Blumenau, ´José Deeke, mortinta meze de 1931.

Karl Wernek kiu studis Esperanton en Eŭropo, oficisto de la grava komerca firmao Carlos Hoepke. Poste li transloĝiĝis en Eŭropon, kie li estis prezidanto de “Aŭstra Esperanto-Asocio”.

Rilate al Francisco Schaden, instruisto, malnova volapukisto, ĉirkaŭ 1915, li estis entuziasma reformanto de Esperanto, de la skolo de Beaufront, kiu pasis al Ido kaj verkis kune kun Francisco Valdomiro Lorenz, la organon Brazilia, “revuo redaktata en la lingvo internacia ido ed en portugala, oficiala organo di la Braziliana federuro por la línguo internaciona”, kune kun: “omno koncernanta la revuo devas sendesar a sro. Fr. Schaden”.

Pro tio, ke li loĝis en la kamparo, li neniam povis propagandi intense. Meze de 1919 oni malfermis kurson de Esperanto en São Bonifácio de Capivari, municipo de Palhoça, kies frukto estis “Círculo Esperantista da Estrela Verde” fondita la 13-an de julio en tiu jaro. Tiu grupo estis reprezentita en pluraj naciaj kongresoj de Esperanto.

Ĝis la jaro 1932, Schaden estis delegito de UEA. Kvankam agnoskante la superregon de Esperanto, Schaden ankoraŭ sopiris pri Ido, en 1945, kiam Evaldo Pauli konatiĝis al li.

La 1-an de majo 1929, Egon Schaden, tiam lernanto de la Katarina Gimnazio, fondis “Gimnazia Esperantista Rondeto” kiu havis la honoron esti vizitata de Tadeo Grabowski, Odo Bujwid kaj Francisco Falcão, unu el la elstaraj esperantistoj de la nordo de la Subŝtato.

Egon Schaden dum kelkaj jaroj estis delegito de Universala Esperanto-Asocio en Florianópolis. Poste li iĝis profesoro de Antropologio en Universitato de San-Paŭlio, kio donis grandan prestiĝon al Brazila movado.

Dua periodo: post dua mondmilito redakti

En la 1940-aj jaroj okazis ĝenerala renoviĝo de Esperanto tra la tuta mondo, kiu stabiliĝis aparte ekde la fino de la Dua mondmilito en 1945. Tio ankaŭ okazis en la subŝtato Santa Catarina, kvankam la firmigo okazis malpli videble.

Pli ol la unua Esperanto-movado de Santa Catarina, la dua movado pliperfektigis sian organizecon kaj sian asociecon, kvankam poste ĝi estis malstabiliĝinta.

En Florianópolis, Esperanto ankoraŭ havis signifan subtenon en la Departemento pri Statistiko, kion oni sentis aparte en la 1940-aj kaj 1950-aj jaroj. Tiutempe, tiu departemento funkciis en konstruaĵo (nur la strata etaĝo) ĉe la fono de la Palaco de la Registaro de la Subŝtato, kie estis ĉe la Strato Trajano. Apude, en la sama konstruaĵo, troviĝis la Publika Biblioteko de la Ŝtato, kies direktoro apogis tiam la esperantan movadon.

La novaj periodoj de Esperanto en Santa Catarina havis la defion enpenetri la universitatojn.

La unua longdaŭra esperantista societo en la ĉefurbo de la Subŝtato, sub la nomo de Esperantista Klubo de Florianópolis, estis fondita la 9-an de januaro 1943. Ĝi registris, la 22-an de januaro 1947, sian statuton. Ĝi havis bultenon nomatan Antaŭen. Tiu Esperantista klubo preparis la fondaĵon de la Asocio de Esperanto de Santa Catarina, en la jardekoj de 1940 kaj 1950, sub la administracio kaj instruado de Giovanni Pasqualino Faraco.

Dum tiu periodo oni sankciis la ŝtatan leĝon kiu permesis la instruon de Esperanto en la mezgradaj lernejoj, kondiĉe ke ne estus elspezoj por la publika trezoro.

En Blumenau stariĝis Tutmonda Esperanto-Movado. En la fora okcidento de la ŝtato Santa Catarina, Gersi Alfredo Bays famiĝis pro sia persistemo kaj graveco.


Dank’al Eugenio Doin Vieira, la klubo organizis unu el la bonaj bibliotekoj de Esperanto, kun speciala importo de libroj el Anglio, danke al bonvolo de Brazila Ligo de Esperanto.

En 1946, kiam Pedro Brenneisen estis la prezidanto, la klubo reformis la statuton kaj fariĝis pli vigla. La klubo komencis radioelsendi esperantan programerojn, po unu horo semajne, pere de Radio Guarujá.

Malvigleco kaj repreno redakti

En komenco de 1950-aj jaroj la movado en Santa Catarina malvigliĝis. Multaj el la malnovaj esperantistoj estis foririntaj el Florianópolis kaj ili klopodis injekti “novan sangon”. En januaro 1954, post vizito de Luís de Azeredo Coutinho, la klubo provis rekomenci la movadon. La 7-an de Aŭgusto 1954 la klubo estis reorganizita. La kontaktoj kun Brazila Ligo de Esperanto estis restarigitaj. En decembro 1955, la klubo nombris 5 partoprenantojn. Nuntempe ĝi nombras 14 efektivajn societanojn, inter ili Agostinho da Silva, direktoro de Kulturo, kies nomo estas konata de la esperantistoj tra la tuta mondo pere de la eldono de la kajeretoj de la “Portugala Eldona Rondo” (ĉirkaŭ la mondo), Walter Boppré, fondinto de grupo de Esperanto en Laguna en 1948, Ari Kardec de Melo, direktoro de kurso de Esperanto kaj de Lernejo de Komerco kaj alia de la “olda taĉmento”, Gustavo Neves, direktoro de Enlando kaj Justico.

Kvankam la laboroj de la klubo estis limigitaj pro manko de materiaj fontoj kaj manko de tiu valora kondicionanto de sukceso, “irreparabile tempus”, oni preparas sin lante sed ĉiam paŝante antaŭen por esperantigi pli da homoj, postvenantoj de tiuj, kiuj estis ekzemploj de persistemo kaj amo al la ideo de Esperanto en Santa Catarina.

Ekzistis esperantistoj en Lages (Galileu Amorim), en Criciúma, en São Francisco do Sul (Claurinice Vieira). En 1950, Francisco E. Coelho iniciatis kurson en lernejo de Laguna. En Porto União, Bertino Goerner instruis Esperanton al grupo de adoleskantoj.

La reordigo – ekde 1980-aj jaroj redakti

Ĉirkaŭ 1960 la Esperanto-movado malvigliĝis kaj preskaŭ malaperis en Santa Catarina dum 20 jaroj.

En 1980, oni kunsidis en la oficejo de Walter Boppré. Oni praktikis la lingvon kaj instruis gramatikon al la eventualaj interesatoj. La unua signifa movo estis festeni la tagon de Zamenhof la 16-an de decembro 1980, kiu estis la temo de la “akto n-ro 01” de la libro de la asocio.

Unu el la plej grandaj atutoj de la Esperanto-kulturo loke kaj internacie, estas eldonejo Fonto de Gersi Alfredo Bays, kiu aperigis depost 1979 centojn da plej valoraj libroj kaj la internacian literaturan monatan revuon Fonto. Ĝi havigis al nia klera publiko gravajn originalajn romanojn kaj poemarojn, sed ankaŭ neforgeseblan aron da tradukoj el plej diversaj lingvoj. Por montri ĝian longan aktivadon, oni memoru ke ankoraŭ en 2007 ĝi aperigis post la kompleta Dia Komedio novan tradukon de sufiĉe nekonata verko de Dante, La Floro. Ankaŭ aliaj novaj tradukoj el la Biblio estas planataj, i.a. la tria volumo de la Duakanonaj Libroj. Per tio nia Esperanto-biblio fariĝas multe pli kompleta ol la plimulto de la nacilingvaj tradukoj.

Oni efektivigis la fondon de EASC (Esperanta Asocio de Santa Catarina), malmultaj monatoj poste, la 28-an de marto 1981. Kiel komplemento, la asocio estis deklarita kiel de Publika Utileco, fare de la leĝo 6105-82, Oficiala Gazeto n-ro 122.012, de 16-a de julio 1982.

Walter Boppré forpasis en 1988, kaj tiu fakto estis plorata inter la esperantistoj. Li postlasis skribaĵojn kiujn la familio publikigis kiel dulingvan libron, sub la titolo “Lavoisier Pravis” (Eldonejo Garapuvu, Florianópolis).

La Sudbrazilaj Renkontiĝoj de Esperanto okazis en Florianópolis, en la jaroj 1985 kaj 1999.

Kultura Fondaĵo Simpozio naskiĝis en 1988, subtenas Enciklopedio Simpozio http://simpozio.cjb.net[rompita ligilo] .