Gersi Alfredo Bays

brazila esperantisto

Gersi Alfredo BAYS [ĴerSI alFREdo bai'] (naskiĝis la 2-an de majo 1934) estas brazila esperantisto. Li eklernis Esperanton en 1947. Li estas eldonisto de la literatura revuo Fonto kaj eldonejo Fonto en Ŝapekoo (Chapecó), Santa Catarina - suda Brazilo. Li estis unu el la unuaj konstantaj kunlaborantoj de la internacia magazino Monato. Li verkis la originalan romanon La Profeto el Pedras.

Gersi Alfredo Bays
Persona informo
Naskiĝo 2-an de majo 1934 (1934-05-02) (89-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Brazilo
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Naskiĝinta en Itá (en ŝtato Santa Catarina (Sankta Katarina) ĉe la Brazila bordo de la rivero Uruguai); li estis lernanto en kolegio de franciskanoj de germana tradicio, de Rio Negro. Li ekkonis Esperanton pere de la lecionoj de la revuo O Eco. Tio okazis dum la kurso de la jaro 1947, kiel li mem historiis en sia teksto publikigita poste, en la kolektiva verko “Não só Idealistas mas também Realizadores, coletânea de depoimentos de esperantistas”, 1995 (paĝoj 10 – 11).

Bays establiĝis en Ŝapekoo, precipa urbo de la fora okcidento de ŝtato Santa Catarina en la sudo de Brazilo, kie li kreis, en 1980, esperantistan eldonejon Fonto. En 1996 lia eldonejo Fonto ricevis la prestiĝan FAME-kulturpremion.

De 2001 ĝis 2010 li estis membro de la Akademio de Esperanto.

Dum la Universala Kongreso de Esperanto en Bonaero, la 26-an de julio 2014, la komitato de UEA elektis lin honora membro de UEA.[1]

Verkoj redakti

  • La Profeto el Pedras. Romano originala. Ŝapekoo : Fonto, 2000.
  • Instrumentos Gramaticais do Esperanto de André Cherpillod. Traduko el la franca. Ŝapekoo : Fonto, 2012.

Referencoj redakti

  1. Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 549, 2014-07-28

Eksteraj ligiloj redakti