Adorado
admiro aŭ sindediĉo al certa grava persono aŭ afero
En religio, adorado estas respektego kaj honorado ŝuldata al dio(j). Tiusence ĝi estas teologia sinonimo de kulto.
Komunlingve la vorto ofte estas uzata en la senco amegi.
Sekve de la ikonrompisma krizo la ortodoksa eklezio difinis, ke kvankam la adorado (greke λατρεία) konvenas sole al Dio (Luko 4:7-8), oni tamen devas honori la ikonojn kaj relikvojn, sen ke tio estu idolkulto. (Alivorte, Dion oni adoru, la ikonojn oni honoru.)