Sablobenko

(Alidirektita el Sablejo)

Sablejo, sablaĵo aŭ laŭ modelo de pluraj ĝermanaj lingvoj "sablobenko" estas amasiĝo de sablo aŭ ŝtonetoj sur la grundo de marojriveroj, kiu almenaŭ dum parto de la tempo troviĝas super la akvosurfaco. Maraj sablobenkoj kutime videblas dum la fazo de malalta tajdo kaj troviĝas sub la akvosurfaco dum alta tajdo. Sablejoj altiĝas pro la akvofluo dum la alfluo (fluso) kaj defluo (malfluso) de la mara tajdo, aŭ pro la kurento de rivero.

Sablobenkoj en la Nord-frisa Vadomaro (Germanio)

Specialaj kazoj estas

  • la "alta sablobenko", sablejo kiu tiom altiĝis ke ĝi ne plu subakviĝas dum "normala" alta tajdo, sed nur dum ŝtormoj, kiuj kreas aparte altajn ondojn (en la germana lingvo tia alta sablejo nomiĝas Hochsand [prononco "Hoĥzant"]), kaj
  • enakva sablodigo, do aparte longa sablejo, kiu en la akvo situas paralele al la marbordo: tia enakva sablodigo ekzemple ekzistas ĉe la plaĝo de la germania banloko Sankt Peter-Ording en la Norda Maro, kaj la sablostrio Lido antaŭ la urbo Venecio de Italio en la Adriatika Maro same evoluis el tia enakva sablodigo.

Se sablobenkoj plu kreskas, ekestas el ili insuletoj (kiuj do eĉ dum fortaj ŝtormoj ne subakviĝas). Ekzemplo estas grandega sablobenko inter la du orientfrisaj insuloj Borkum kaj Juist de Germanio en la orientfrisa vadomaro de la Norda Maro: tiu insuleto survojas iĝi plia insulo de la insularo.

Teorie sablobenkoj ankaŭ povas per unu aŭ pluraj istmoj esti konektitaj al pli alta tereno de insulo aŭ de la kontinento: tiam, se ili kreskas, ne plu subakviĝas kaj ekportas plantojn, el ili kompreneble ne iĝas insuloj, sed duoninsuletoj. Ekzemplo de tia mallarĝa sabla duoninsuleto estas la Kurona duoninsuleto de Litovio kaj la Kaliningrada regiono de Rusio (la historia regiono Orienta Prusio) en la Balta Maro.