Orientfrisaj insuloj

La Orientfrisaj insuloj (germane Ostfriesische Inseln, okcidentfrise Eastfryske eilannen, saterfrise Aastefräiske Ailounds) estas barieraj insuloj en la Norda Maro, antaŭ la plej okcidenta parto de la germana marbordo. Ili situas 5 ĝis 10 kilometrojn norde de la kontinento, inter la enfluejoj de la riveretoj Emso okcidente kaj Jade oriente, kaj apartenas al la germana federacia lando Malsupra Saksio.

Orientfrisaj insuloj
Luftaufnahme Spiekeroog.jpg

Federacia landoMalsupra Saksio

AkvejoNorda maro, Vadmaro

Supermara altecom ü. NHN [+]
Koordinatoj53° 44′ 0″ N, 7° 25′ 0″ O (mapo)53.7333333333337.4166666666667Koordinatoj: 53° 44′ 0″ N, 7° 25′ 0″ O (mapo)

Areo134,35 km² (13 435 ha) [+]
Nombro de insuloj12


Map
Orientfrisaj insuloj
Commons-logo.svgVikimedia Komunejo:  East Frisian Islands [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

La sep loĝataj insuloj estas (de okcidento al oriento): Borkum, Juist, Norderney, Baltrum, Langeoog, Spiekeroog kaj Wangerooge. El ili la insulo Borkum estas laŭ areo la plej granda.

El la sep loĝataj insuloj, la plej orienta apartenas al la historia regiono Oldenburgio, la aliaj ses al la historia regiono Orientfrislando.

Ostfriesische Inseln (Karte).png
satelita bildo de la insularo

Aparte de la orientfrisaj insuloj, ekzistas insularo kun la nomo okcidentfrisaj insuloj ĉe la norda marbordo de Nederlando, kaj plia insularo kun la nomo nordfrisaj insuloj ĉe la okcidenta marbordo de la plej norda parto de Germanio (Ŝlesvig-Holstinio), tutproksime al la transiro al la kontinenta parto de Danio (Jutlando).

Vidu ankaŭRedakti