Juist
Juist estas insulo - kaj sur ĝi komunumo - en la nordokcidento de Germanio. La insulo geografie apartenas al la orientfrisaj insuloj, la urba komunumo sur ĝi administre estas parto de la distrikto Aurich de la federacia lando Malsupra Saksio. Fine de decembro 2019 la komunumo havis 1524 konstantajn loĝantojn. Dum la somero tiu nombro dumtempe multobliĝas, kiam someraj feriantoj inundas la insulon. Tamen tio ne kaŭzas grandajn ekologiajn damaĝojn, ĉar kiel sur preskaŭ ĉiu orientfrisa insulo aŭtomobiloj estas komplete malpermesataj: elektraj aŭtetoj de la restoracioj, hoteloj kaj pensionoj transportas varojn kaj turistajn valizojn, trajneto transportas la gastojn de la ŝipo al vilaĝa stacidometo (aŭ eblas veni al flughaveneto per sportaj aviadiloj), kaj de tie la gastoj povas piediri aŭ bicikli.
Juist | ||||||
| ||||||
![]() | ||||||
![]() | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
Administrado | ||||||
Federacia lando | Malsupra Saksio | |||||
Distrikto | Distrikto Aurich | |||||
Urborajtoj | – | |||||
Telefona antaŭkodo | 04935 | |||||
Poŝtkodo | 26557–26571 | |||||
Aŭtomobila kodo | AUR | |||||
Oficiala Municipokodo | 03452013 | |||||
Subdivido | 2 komunumopartoj (Ortsteile) | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Karl-Josef Wederhake | |||||
Adreso de la administrejo | Strandstraße 5 26571 Juist | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 1524 (stato 2019-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (tabelo 12411)] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 53° 41′ N, 7° 0′ O (mapo)53.67686.9925305555556Koordinatoj: 53° 41′ N, 7° 0′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 3 m | |||||
Areo | 16,43 km² | |||||
Oficiala retejo | http://www.gemeinde-juist.de | |||||


