Spiekeroog
Spiekeroog estas insulo – kaj sur ĝi komunumo – en la nordokcidento de Germanio. La insulo geografie apartenas al la orientfrisaj insuloj, la komunumo sur ĝi administre estas parto de la distrikto Wittmund de la federacia lando Malsupra Saksio. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 1896 konstantajn loĝantojn. Dum la somero tiu nombro dumtempe multobliĝas, kiam someraj feriantoj inundas la insulon.
Spiekeroog | ||||||
| ||||||
coastal spa • neurba komunumo de Germanio • senaŭta loko | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
Administrado | ||||||
Federacia lando | Malsupra Saksio | |||||
Distrikto | Distrikto Wittmund | |||||
Urborajtoj | – | |||||
Telefona antaŭkodo | 0 49 76 | |||||
Poŝtkodo | 26474 | |||||
Malnova poŝtkodo de antaŭ 1993 | 2941 | |||||
Aŭtomobila kodo | WTM | |||||
Oficiala Municipokodo | 03462014 | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Bernd Fiegenheim | |||||
Adreso de la administrejo | Westerloog 2 | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 841 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (tabelo A100001G)] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 53° 46′ N, 7° 42′ O (mapo)53.7719444444447.6969444444444Koordinatoj: 53° 46′ N, 7° 42′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 3 m | |||||
Areo | 18,25 km² | |||||
Oficiala retejo | https://www.gemeinde-spiekeroog.de/ | |||||
Geografio
redaktiSpiekeroog situas en la 2780 kvadratajn kilometrojn granda federacilanda parto de la nacia parko Vadmaro, inter la najbaraj insuloj Langeoog kaj Wangerooge. La orientfrisaj insuloj malsame kiel la nordfrisaj insuloj ne estas restaĵo de per ŝtorminundoj forlavita marbordo. Ili kontraŭe estiĝis per alblovitaj sablobenkoj antaŭ proksimume 5000 jaroj. Pro la tajdofluoj kaj la fortaj okcidentaj ventoj la insuloj migras konstante de nordokcidento al sudoriento. Tio kaŭzis, ke praktike ĉiuj insulaj vilaĝoj, kiuj iam situis en la insulomezo, nun troveblas ĉe la okcidenta insulobordo. Nur la fortigo de la insulbordoj komence de la 20-a jarcento ĉesigis tiun migradon.[1]
Trafiko
redaktiKrom por fajrobrigado, polico kaj savveturiloj la insulo estas motortrafiklibera. Ĝi atingeblas per pramo al la kluzohaveno Neuharlingersiel.
Historio
redaktiLa unua dokumenta mencio de Spiekeroog datiĝas el la jaro 1398.
Ĝis antaŭ proksimume 300 jaroj la insulo estis ankoraŭ multe malpli granda. Ĝian hodiaŭan formon kaj grandecon ĝi akiris per la kunfando kun la malnovaj insuloj Lütjeoog kaj Oldeoog kaj la endigigo kaj sekigo de la golfo Harlebucht.
-
eksa banejo kaj poste flughaveno, nuna kafejo Laramie
-
vojmarkilo "naturprotekta zono"
-
la urbodomo
-
trankvila komunuma vojo de la senaŭta insulo
Eksteraj ligiloj
redakti- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Spiekeroog – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Notoj kaj referencoj
redakti- ↑ La teksto parte baziĝas sur libera traduko de la artikolo pri Spiekeroog en la germana Vikipedio.