Neuharlingersiel

Neuharlingersiel estas marhavena komunumo en Germanio, borde la vadmaro de la Germana Golfo, ĉi tie nacia parko. La komunumo troviĝas en la distrikto Wittmund de la federacia lando Malsupra Saksio. Fine de decembro 2019 la komunumo havis 973 loĝantojn. La komunumo estas parto de la komunumaro Esens, administra ligo de pluraj formale sendependaj politikaj komunumoj. La teritorio apartenas al la historia regiono Orienta Frislando.

Neuharlingersiel
Blazono
Neuharlingersiel in WTM.svg
Administrado
Federacia lando Malsupra Saksio
Distrikto Distrikto Wittmund
Komunumaro Samtgemeinde Esens
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 04974
Poŝtkodo 26427
Aŭtomobila kodo WTM
Oficiala Municipokodo 03462010
Subdivido 4 komunumopartoj (Ortsteile)
Politiko
Komunumestro Jürgen Peters
Adreso de la administrejo Von-Eucken-Weg 2
Demografio
Loĝantaro 973 (stato 2019-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (tabelo 12411)]
Geografio
Koordinatoj 53°42′N 7°42′O  /  53.7°N, 7.7°O / 53.7; 7.7 (Neuharlingersiel) (mapo)Koordinatoj: 53°42′N 7°42′O  /  53.7°N, 7.7°O / 53.7; 7.7 (Neuharlingersiel) (mapo)
Alto super la marnivelo 1 m
Areo 24,55 km²
Oficiala retejo http://gemeinde.neuharlingersiel.de
Information icon.svg
vdr

De la komunuma haveno inter alie ekvojas la pramŝipoj, kiuj trafike konektas la orientfrisan insulon Spiekeroog al la eŭropa kontinento.

skulptaĵo de du fiŝistoj en la haveno
eksa nobela rezidejo Sielhof
muzeo de enbotelaj ŝipmodeletoj


panoramo de la fiŝista havenoparto