Esperanto-Societo de Sidnejo

La Esperanto-Societo de Sidnejo estas unu el la lokaj grupoj en la Esperanto-Federacio de Novsudkimrio kaj en la Aŭstralia Esperanto-Asocio. Ĝi situas ĉe la Esperanto-domo de Sidnejo, 143 Lawson St, Redfern NSW, en Sidnejo. Lastatempe la grupo estis neaktiva, sed pluekzistas kiel "Kafo kun Sid". La membroj de la grupo plej aktivas en la Esperanto-Federacio de Novsudkimrio, kie oni okazigas kursojn kaj kulturajn aranĝojn, kaj la Esperanto-Klubo de Manlio, kie oni ankaŭ okazigas kulturajn aranĝojn.

Eksteraj ligiloj redakti